sekva skajpkunveno: ĉu jam indas?

2 views
Skip to first unread message

Poór Veronika

unread,
Oct 6, 2012, 5:38:11 PM10/6/12
to Artista Datumbazo
Saluton!

Mi legadas la resumon de la lasta skajpkunveno, kaj la unuan punkton ni jam plene traktis (temis pri ARKONES) kaj mi rekopiu la duan:

2. La beta-versio de la Artista-Datumbazo
  • kelkaj komentoj
    • indas difini tion, laŭ kio homoj plej verŝajne volos serĉi, kaj fari iun "mallongan serĉformularon"
    • difini kiuj informoj estas devigaj kaj kio okazas dum la filtrado se tiu informo mankas
    • oni povu havi krom kampo "membroj" ankaŭ kampon "eksmembroj" al kiu ligiĝus same artistoj + komento (por ekzemple meti jarojn de kunlaboro)
  • tempolinio
    • nun necesas difini la strukturon de la tabeloj (kaj kiujn tabeloj entute ni volas havi). 
      • Marek verkos kaj sendos tekstan planon al ĉiuj (ene de unu tago)
      • Flo kaj DEW diskutu la enretan skizon kaj la tekstan planon (unu semajno) - kopiu vian diskuton al artista-...@googlegroups.com)
    • kiam ni interkonsentos pri tio, estos rapide por Marek por starigi ilin
    • kiam la tabeloj pretos, povos komenci enmetado (kun necesa adaptado) de la datumoj el la Excel-tabeloj
    • kaj fine ni devos ankoraŭ ludi pri la serĉebloj kaj la uzantamikeco de la vikio entute
  • estu klarigo pri kiel uzi la ADn (kun ekranbildoj)
    • por la paĝo de EUROKKA necesos pli detala klarigo
-----------------------

Kion ni jam havas de ĝi? Ĉu estas io necesa por ke ni (kaj ĉefe Marek ;)) pludaŭrigu?

Amike:
Veronika

VINILKOSMO

unread,
Oct 6, 2012, 7:47:45 PM10/6/12
to artista-...@googlegroups.com
Saluton Veronika
Mi jam sendis al Marek  ĉion necesan pri la bezonataj kampoj kaj strukturon de la Datumbazo
Kvankam DEW daŭre pensas ke Vikisistemo ne estas la plej taŭga por la AD..
 
Plje muzikamike
Flo !

vinil...@esperanto.org
http://www.vinilkosmo-mp3.com
http://www.vinilkosmo.com
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
http://vinilkosmo.ipernity.com
http://esperanto.com/users/vinilkosmo
http://www.myspace.com/vinilkosmo

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Artista Datumbazo" group.
To unsubscribe from this group, send email to artista-datumb...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Poór Veronika

unread,
Oct 7, 2012, 2:21:51 AM10/7/12
to artista-...@googlegroups.com
Saluton,

2012/10/7 VINILKOSMO <vinil...@gmail.com>

Saluton Veronika
Mi jam sendis al Marek  ĉion necesan pri la bezonataj kampoj kaj strukturon de la Datumbazo

Dankon Flo. (ĉu vi povus eble kopii en tiujn interŝanĝojn ankaŭ la retliston de artista-datumbazo - aŭ se la aliaj malkonsentas, almenaŭ min - min tre interesus kiel konstruiĝas la sistemo) Ĉu Marek, necesas aliaĵo por vi (krom tempo) pri kio eble ni povus helpi?
 
Kvankam DEW daŭre pensas ke Vikisistemo ne estas la plej taŭga por la AD..

Laŭ mia memoro DEW ĉefe kritikis ecojn de Vikisistemo, kiuj ne estis veraj por pmVikio. Do, mi ne certas ĉu DEW daŭre pensas ke estos "normala" Vikisistemo aŭ jam vidas la avantaĵojn de pmVikio, kiun mi ankaŭ komprenis kiam Marek klarigis la detalojn. (dankon Marek pro elspezi tempon por klarigi al ne-spertuloj) Cetere, ĉu Flo, vi povas eble resumi kia sistemo taŭgus laŭ DEW?

Amike:
Veronika
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages