Fwd: Re: nova laborplano proponata

6 views
Skip to first unread message

VINILKOSMO

unread,
Feb 27, 2014, 10:28:45 AM2/27/14
to artista-...@googlegroups.com



-------- Message original --------
Sujet: Re: nova laborplano proponata
Date : Thu, 27 Feb 2014 15:28:05 +0100
De : EUROKKA / Vinilkosmo <eur...@club-internet.fr>
Pour : artista-...@googlegroups.com



Saluton Melono kaj cxiuj,
 perfekte !
 indus tamen kunveni pri tio en FESTO 2014  cxar plejparte el ni partoprenos FESTOn ,  tio ankaux donos limdaton al Kricxjo
Gxis tiam Kricxjo provu tempoplani la laboron por ke ni povu paroli en la kunveno pri io jam konkreta kiu povus esti prezentita...

Plej amuzikamike
Flo !
EUROKKA
https://www.facebook.com/pages/Esperanta-Muziko/166326296746786
eur...@esperanto.org
http://artista.ikso.net/eurokka
http://www.vinilkosmo.com
vinilkosmo-mp3.com
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
http://vinilkosmo.ipernity.com
http://esperanto.com/vinilkosmo
http://www.facebook.com/group.php?gid=39680802191.
Vinilkosmo-Radio: http://esperanto-radio.com/vinilkosmo
Le 27/02/2014 14:39, Mélaine Desnos a écrit :
Saluton gesinjoroj,
 

de kelkaj semajnoj estas diskutata la ebleco restarigi/renovigi/rekonstrui dekomence funkciantan version de la Artista Datumbazo - ekzemple dum JES estis kunveneto kun la ĉeesto de reprezentanto de E@I, TEJO, Muzaiko kaj EUROKKA. Tiam E@I promesis agon ĝis la fino de januaro (kaj EUROKKA diris ke kaze ke E@I ne agos ĝis tiam, ĝi komencos fari la ŝtupojn kiujn E@I promesis fari).
Dum Melono, Platano kaj Kriĉjo estas pritraktantaj bazajn teĥnikajn konsiderojn, ni eksciis pri la fakto ke Alekĉjo estis petata de TEJO zorgi la reaktivigon de tiu projekto.
 

En Tuluzo, la 23an kaj 24an de februaro, Flo, Melono, Platano, Kriĉjo kaj Veronika kunvenis por interŝanĝi informojn pri la nunaj stato kaj eblecoj, kaj ideumi pri la sekvindaj paŝoj.

Tielas niaj proponoj, bonvolu indiki, ĉu plaĉas al vi, aŭ vi ŝatus ian ŝanĝon:

-Por eviti ontajn problemojn pri aliro al/ĝisdatigo de la retejo, kaze ke ni ne ricevos la ŝlosilojn de la nuna retejo ene de 72 horoj post nia mesaĝo, ni mem klopodos restarigi/rekonstrui ĝin, en de ni (Melono/Platano/Kriĉjo) elektita kiel taŭga servilo. Kompreneble, ĉiuj organizoj enplektitaj en la projekton decidos pri la taŭgeco de la laboro farata, ni uzos la retliston de AD por komuniki pri la stato.

-Ni komprenas ke ne indas dependi de nur unu homo/organizo rilate al la alirkodoj. Tial ili estos konservitaj de 4 personoj dum la unuaj teĥnikaj provoj (Flo, Melono, Platano, Kriĉjo) kaj TEJO konservos ilin laŭ ilia sekurpolitiko. Ontaj kunlaborantoj kies partopreno estos vidata taŭga havos, laŭbezone, tiujn kodojn. Cetere, temas ĉi tie NUR pri servilaj kodoj por starigi/modifi la retejon, NE pri la kodoj kiujn la retejo ofertos al vizitantaj membroj por aldoni/ŝanĝi proprajn informojn aŭ redakti erojn ekzemple.

-Teĥnikaj konsideroj estas nun pluesplorataj. Dum tiu serĉada kaj provada fazo, la teĥnikistoj postulas trankvilon kaj paciencon. Ni tute ne emas publike komuniki pri ŝanĝo de kodlinio aŭ kialoj de elekto de iu teĥnika rimedo aŭ pri (mal)sukceso de provo de iu programfunkcio.

Dum ni kalkulas je via respekto, kvankam ni komprenas vian deziron scii kiam, kion, kie, kiel, ktp, ni garantias ke plej malfrue antaŭ FESTO 2014 okazos oficiala reta kunveno pri la Artista Datumbazo, sekvota de publika anonco pri ties stato/finiteco/mankoj.
 
Ni ĉiuj ŝatus vidi ĝin funkcii plejpotence, tial ni nun pensis pri volontuli por helpi la solvon. Kaze ke ni ion miskomprenis (ekzemple ni povus ŝpari laboron se ni scius ion) bonvolu informi nin ene de 72 horoj, por ke ni povu laŭeble plej efike labori.


La teĥnikistoj, Flo, kaj Eurokka muzike dankas kaj salutas!


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Artista Datumbazo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to artista-datumb...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages