Saluton!
La prelegon mi taksas kiel, ni diru, mezsukcesan... Problemo pri gxi esti, ke mi ricevis la plej fekan lokon en la tuta programo :/ Mia prelego estis dimancxe matene (plej multaj homoj en Arkones estas sabate posttagmeze) kaj gxi estis samtempa al prelego de Ilona Koutny, kiu estis deviga por partoprenantoj de interlingvistikaj studoj, kiuj signife konsistigas partoprenantaron de Arkones, precipe se oni forkalkulas unutagajn sabatajn vizitantojn, kaj junularon kiu dormas amaslogxeje je la 10-a horo dimancxe. Konsekvence, mian prelegon partoprenis 4 gxis 6 homoj...
Pozitiva tamen estis, ke ili almenaux estis suficxe interesigxantaj pri la temo. Ili faris nemalmultajn demandojn, kiuj iris ankaux iom pli vaste ol nur pri artista datumbazo. espondante al ili mi do rakonis ankaux pri alia projekto - Aktivula Datumbazo de TEJO.
Dume mi ne rimarkis iun plibonigendajxon en la prezento. Tamen mi iom alimanier uzis gxin. Gxi estis preparita por la kazo, ke mi ne havos interreton. Felicxe interreto haveblis, do anstataux tiuj kelkaj bildoj de la datumbazo, mi simple montris gxin vive en la reto. io kompreneble estis multe pli bona, cxar mi prezentis kiel gxi reale funkcias (cetere tion Vi povas vidi cxe
http://artista.ikso.net/wiki/index.php/Speciala%C4%B5o:Lastaj_%C5%9Dan%C4%9Doj ;) ).
Se iu havus okazon fari tian prezenton en iu alia renkontigxo, kompreneble mi pretas havigi la prezenton kun tauxgaj "ornamajxoj" (nomo de la arangxo, dato). Aux eble se mi havos iun pli liberan momenton mi faros simplan prezenton sen porokazaj ornamajxoj, do uzeblan cxiuloke.
Amike,
Łukasz