Marek kaj DEW
Mi resendas la mesaĝon ĉar mi forgesis ŝtupon ĉe la artistoj
Marek sendu viajn precizajn demandojn kaj bezonojn se io lau vi
mankas
Mi kunsendas al vi ĉi tie laborplanon kiun ni pripensis kun DEW
okaze de la starigo de la AD en 2005
tie jam estas kelkaj bonaj kaj bazaj difinoj..
DEW ĉi sekve mi prezentas kiel strukturi la datumbazon bonvolu
aldoni kaj komenti se vi vidas ke io mankas au eraras ...
Lau mi la AD devas havi plurajn enirojn kun pluraj grandaj fakoj
ekzemple
unua ŝtupo :
A) Artista datumbazo (artaj plenumantoj)
B) Aranĝa datumbazo (organizaj agantoj)
Dua Ŝtupo:
a) Muziko
b) Teatro
c) Danco
d) Literaturo
e) Kino/video
f) Pentroarto /skulpturo/Foto
g) antauvidi pliajn eblecojn aldoneblajn (eble pli poste scienco kaj
tekniko kiu ankau iusence povas rilati al la esperanto-kulturo ...
(kial ne ?) kun ekzemple prelegantoj kiu faras turneojn , ktp ...
(ekzemple Amri Wandel pri astronomio ...)
Tria ŝtupo:
Dokumentoj / Modeloj/ / lingva kulturo ( tio jam ekzistas sed plia
materialo aldonendas...)
Kvara ŝtupo:
Paĝo de EUROKKA kun propraj fajloj (Rubrikoj) kiel nun estas
Ene de la unua Ŝtupo eniras la dua ŝtupo.
kaj en la dua ŝtupo ekzemple por Muziko
necesas tiujn subŝtupojn :
Lingva kulturo
-Lingvo revizio
- Adaptisto /tradukistoj
Tekniko por produktado kaj spektakloj
-Sonstudioj
-Video studioj
-sonsistemoj / lumoj
-Sonteknikistoj
-Artreĝisoroj
-Grafistoj
-komputil-enpaĝigo
-TTTejestroj
Eldonejoj
-Muzikeldonejoj (fizikaj kaj elŝutaj)
-Video-eldonejoj (fizikaj kaj elŝutaj)
varbado /amaskomunikiloj
-Kultura/ Arta gazetaro
-gazetoj kiuj aperigas recenzojn de diskoj au spektakloj /
songazetoj por blinduloj / retgazetoj
-Radio-programoj / retradioj
-televidprogramoj / rettelevidoj
-TTTejoj
Poste en la rubrikoj mem necesas tiuj difinitaj kampoj
-Artista nomo au bando
-naskiĝdato au naskiĝjaro
-Persona nomo
-Familia nomo
-Poŝta adreso
-Poŝtkodo
-urbo
-Lando
-telephono fiksa
-Poŝtelefono
-fakso
-retadreso
-retpaĝo
-Bandtipo (solo, duopo, kvaropo...)
-Muzikstilo
-Aktivecofteco (provludado/ trejnado)
-Lingvo
-koncertofteco
-informoj
-Materialo (sceneja materialo necesa kiun devas provizi la
organizanto por koncerto, ekzemple Piano por pianisto kiu venas
aviadile au amplifiloj drumo, ktp..)
-financaj kondiĉoj
-gastigkondiĉoj
-Rimarkoj
-dato (dato de la lasta ĝisdatigo)
-salajro/honorario
-Artista paĝo (eksterla retejo, ekzemple por artistaj paĝoj en la
retejo de eldonejo)
-KD-albumpaĝo
-elŝutpaĝo (en elŝutejo ekzemple VK-mp3.com)
-elŝutpaĝo CD1D
-Sociaj retejoj (Myspace, Ipernity, facebook, Twitter, Youtube, VK,
ktp...)
tie ankau esats pliaj stupoj por ĉiu artisto:
-Diskaro (kun : album titolo/Eldonejo/ eldonjaro/ ligo al retejo de
la KDalbumo / ligo elŝutejo de la albumo)
-ekipaĵo (kun Voĉmikrofonoj/ instrument mikrofonoj/Drum
mikrofonoj/Bas amplifilo/ gitar amplifilo/Drumo / Klavaro/ aliaj /
pliaj rimarkoj pri bezonoj por scenejo)
-koncertoj (faritaj kaj farotaj , Koncertkalendaro de la artisto kun
: Koncertdato/horo/Loko/ urbo/Lando)
-membroj (de la bando au ensemblo kun : persona nomo/familia
nomo/instrumento ludata/naskiĝdato/ lando
jen DEW bonvolu pripensi ĉu mankas io por tio.. mi aldonis kampojn
por pliaj retadresoj kiu utilas por pli kompletaj informoj de la
artistoj kaj bandoj..
Nun necesu ankau difini kaj listigi la sub ŝtupojn kaj kampojn por
la aliaj artoj (teatro, kino/video, danco, literaturo, ktp...)
Por la B fako Aranĝa datumbazo (organizaj agantoj)
dua ŝtupo :
a) kulturaj asocioj
b)spektaklo-organizantoj
c)Esperanto-aranĝoj kun arta programo
d)festivaloj
e)koncertejoj
f) Koncert-organiza reto (turneoj)
jam en la tabelo estas jenaj kampoj :
-ejnomo au nomo de la organiza strukturo
-ejspeco (asocio, esperanta aranĝo, kafejo, koncertejo,
festivalo...)
-persona nomo (de la respondeculo)
- familia nomo
-Adreso
-Poŝtkodo
-Urbo
-lando
-telefono
-poŝtelefono
-fakso
-retadreso
-retpaĝo
-tipo de programo
-ofteco
-kapacito
-Rimarkoj
-Lumoj
-Sonsistemo
-Scenejo
-komplementaj rimarkoj rilate la teknika ekipaĵoj de la ejo (teknika
slipo...)
-Sociaj retejoj (Myspace, facebook, Ipernity, Twitter, ktp...)
Bone mi finas ĉi tie
Mi atendas viajn komentojn
Plej muzikamike
Flo !
--
vinil...@esperanto.org
http://www.vinilkosmo-mp3.com
http://www.vinilkosmo.com
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod
http://vinilkosmo.ipernity.com
http://esperanto.com/users/vinilkosmo
http://www.myspace.com/vinilkosmo