Saluton, la 14-a de novembro estas la forirtago antaŭ KAEST, kiam mi
certe bezonos finpretigadi miajn prelegojn (ne nur konferencajn, sed
ankaŭ mi gvidas seminarion ktp.), do mi ja estos ĉe la komputilo, tamen
relative okupata. Cetere, ĉar jam tagon antaŭ KAEST okazas ILEI-kunsido
surloke, ankaŭ Petro tre verŝajne estos multe okupita tiam.
Jam hodiaŭ mi tutan tagon anstataŭ labori por mia mondonanto - la
universitato - okupiĝis pri KAEST-rilataj aferoj. Se estas io
diskutinda, mi ja povas partopreni. Aliflanke, evidente la ĉefa problemo
estas ke la retejo plu ne pretas. Kaj mi bedaŭrinde ne povas promesi ke
ĝi pretos ĝis tiu kunsido.
Pro la malklara imago de ĉiuj ni pri tio, kion ni fakte volas krei (Flo
havas nur nesufiĉe teknikan imagon pri la retejo kaj DEW neniom helpis
konkretigi la strukturon), mi timas eki konstrui ion ajn timante ke
poste necesos ankoraŭ multegaj modifoj aŭ eĉ kompletaj reverkoj ĝis ni
atingos kontentigan staton. Mi ja scipovas skizi kompletan strukturon de
la datumbazo kaj diskuti ĝin kun vi, sed tio estas granda laboro kun kiu
mi antaŭe ne kalkulis - mi pensis ke mi simple ricevos klaran strukturon
kaj "nur" instalos la vikion por ĝi.
Mi bedaŭras ke mi kontribuis al atingo de tiu nuna "morta punkto".
Amike,
Marek
Je 2012-11-06 19:19, Poór Veronika skribis: