Fwd: Ni atingis la celon! 🏁 [novaĵletero]

0 views
Skip to first unread message

Ro. Sartoro

unread,
Jul 1, 2026, 3:43:22 PM (3 days ago) Jul 1
to argen...@googlegroups.com


---------- Forwarded message ---------
De: Verku kun Bobelarto! 🖊️ <bobe...@163296414.mailchimpapp.com>
Date: mié, 1 jul 2026 a las 7:14
Subject: Ni atingis la celon! 🏁 [novaĵletero]
To: <rosa...@gmail.com>


Bonvenon al la komunumo de Bobelarto! 

 
Ni atingis la celon! 🏁

Kara Bobelartano!
 

La limdato de la sesa INK alvenis hieraŭ, kaj ni ankoraŭ ne havas oficialan ciferon (ĉar kiel vi povas imagi, en la lasta tago amaso da konkursaĵoj alvenis) sed la kvanto estas ĉirkaŭ 2000 noveloj! Ni elkore dankas la partoprenon de ĉiuj verkistoj el la mondo kaj ni esperas, ke ankaŭ vi estas inter ili!

Kaj nun, vi ne forgesu la detalon kiu ŝanĝas ĉion! 🦋 Ĉar la premioceremonio de INK-5 okazos tre baldaŭ en Graz! Se vi partoprenis la konkurson pasintjare, vi certe jam scivolas kiu venkas. Tial, se vi venos al la Universala Kongreso ĉi-aŭguste, ni elkore invitas vin ĉeesti la momenton kiam ni finfine anoncos la gajnintojn!

La evento okazos dimanĉon la 2-an de aŭgusto je 13:00 en salono Dobrzyński. Post la ceremonio, ni ankaŭ havos legosalonon kun novelareto, preparita speciale por tiu tago! Venu akompani nin kaj malkovri tri finalistajn novelojn, kiuj signifos gustumon de la kompleta novelaro aperonta venontjare! INK-5: Tri finalistaj noveloj enhavas novelojn de Ingrid Budau, Sten Johansson, kaj Hartmut Schiff, kun ilustraĵoj de Niko Voloŝin. La novelareto jam akireblas ĉe nia butiko!

Ni atendas vin dum la Universala Kongreso en Graz!

Tamen, se vi ne povas persone ĉeesti la Universalan Kongreson, ne maltrankviliĝu! La saman tagon ni publikigos la gajnintojn en nia Youtube-kanalo kaj nia retejo bobelarto.ink. Do vi certe ekscios kiuj estas la laŭreatoj de la kvina INK!

Abonu nian Youtube-kanalon por ricevi sciigon de la video kun anonco de gajnintoj!
Bobelarto-sesioj paŭzas! 🌞
 
En julio kaj aŭgusto niaj retkunvenoj ĉesas, do ni uzos la tempon por renkontiĝi surloke kaj ĝui estante kune! 🏖️ Kaj ni jam preparas la sesiojn por septembro, tiam ni revenos kun pli da energio, eĉ pli da literaturo, kaj novaj eventoj! 📖

Amuziĝu dum la feriado kaj ne forgesu sekvi niajn ĝisdatigojn en ontaj novaĵleteroj, nia retejo kaj Eventa Servo!

 
La Bobelarto-sesioj aperos en Eventa Servo! Ne maltrafu ilin!
Esperanto-sumoo jubileas!
 
Se vi tamen deziras partopreni mojosan retan literatur-eventon dum julio, jen nia plej bona sugesto: la konkurso Esperanto-sumoo okazas la 100-an fojon! Ne hezitu esti parto de ĉi tiu specialega okazaĵo! La datoj estas inter la 12-a kaj 26-a de julio, sed vi povas jam aliĝi! 🥋
Jam aperis la julia numero de la revuo Literatura Vivo, la trideka jam, kaj ĝi elŝuteblas en la retejo:
https://www.literaturavivo.com/

Vi trovos tie la eblecon ankaŭ foliumi ĝin poŝtelefone kaj komputile. Ĝuu la legadon! 📚
Dek tri numeroj de Literatura Vivo en la reto!

La hodiaŭa citaĵo estas mallonga, sed elokventa. Ĉu vi ankaŭ sentas tion, kiel ĝia aŭtorino? Nia konsilo estas: kion ajn vi faras, ne ĉesu verki!

Ĝojplenan julion al vi! 🍹

– la teamo Bobelarto

P.S.: Bobelarto estas la plej mojosa komunumo de literaturamantoj, ni dankas ke vi estas parto de ĝi! 💚

Vi bonvenas en la Telegramo-grupo de Bobelarto!
Vizitu la retbutikon en nia retejo por mendi la novelarojn de INK!
Nia retejo
Retadreso
YouTube-kanalo
Instagramo
X
Grupo de Bobelarto
Spotify
Kopirajto © 2026 Bobelarto, ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Vi ricevas tiun ĉi retleteron pro tio, ke vi enskribis vian retadreson en nia retejo: bobelarto.ink. Alterne vi donis permeson persone dum Bobelarto-sesio aŭ en Esperanto-kongreso.

Nia poŝtadreso estas:
Bobelarto
5205 rue St-Zotique
Montreal, Québec H1T 1N6
Canada

Add us to your address book


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel vi ricevas ĉi tiujn retleterojn?
Vi povas modifi viajn agordojn aŭ malaboni la liston.

Email Marketing Powered by Mailchimp
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages