Fwd: TEJO-aktuale: n°516 | Majo 2026

0 views
Skip to first unread message

Ro. Sartoro

unread,
May 31, 2026, 5:34:09 PM (13 days ago) May 31
to argen...@googlegroups.com, neld...@gmail.com
....bona kazaĵo por junaj esperantistoj...antahuen!!!!

---------- Forwarded message ---------
De: TEJO-aktuale <tejoa...@tejo.org>
Date: dom, 31 may 2026 a las 10:32
Subject: TEJO-aktuale: n°516 | Majo 2026
To: <rosa...@gmail.com>


Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj kaj iniciatoj de esperantistoj el la tuta mondo
Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email

n°516 | Majo 2026

Karaj abonantoj, 

Post monatoj plenaj de vojaĝoj, renkontiĝoj kaj eventoj, majo fariĝis la unua monato sen grandaj aranĝoj – kaj verŝajne ankaŭ la lasta vera okazo iom spiri antaŭ nova intensa sezono. Inter muntado de Instagram-filmetoj kaj ordigado de libroj por la Libroservo, la volontula laboro en la Centra Oficejo daŭras senhalte dum ni jam prepariĝas por la venontaj aventuroj kaj renkontiĝoj tra Esperantujo.

En tiu ĉi numero atendas vin buntaj novaĵoj, freŝaj alvokoj kaj ĝisdatigoj pri la agadoj de TEJO. Agrablan legadon kaj ĝis baldaŭ en sekva evento! 💚🌍

ALVOKOJ

Iĝu estrarano de TEJO


La Elekta Komisiono serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO por la mandato 2026–2027. Ĉu vi volas aktive kontribui al la internacia junulara Esperanto-movado? Vi povos kunlabori pri kampoj kiel kongresoj, edukado, informado, teknologio, Pasporta Servo, volontuloj, ktp.

Por kandidatiĝi, sendu ĝis la 30-a de junio 2026 mesaĝon al elekta.k...@tejo.org kun:
📄 Vivresumo
✍️ Motiviĝletero
📬 Rekomendletero

Pli da informo estas en nia retejo.

Volontulado en Roterdamo

TEJO serĉas 3 plentempajn volontulojn kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK) por labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Dum la volontulado vi povos kontribui al internaciaj projektoj, eventoj, informado, sociaj retoj, reprezentado kaj multe pli – en la koro de la Esperanto-movado.

📅 Komenco ideale: oktobro 2026

📩 Legu pli pri la ESK-volontulado kaj kandidatiĝu ĝis la 30-a de junio 2026 ĉe kandid...@tejo.org.

Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo! 


Pasporta Servo, la tutmonda adresaro de esperantistaj gastigantoj, denove aperos en 2026 en libreta formo, kaj ni bezonas vian helpon! 📖

TEJO serĉas landajn organizantojn por multaj landoj en la reto! 🔍

Ili estas volontulaj helpantoj, kiuj kontrolas la ĝustecon kaj aktualecon de datumoj de gastigantoj de ĉiu lando reprezentata en Pasporta Servo. ☀️

Ne hezitu kandidatiĝi skribe al sal...@pasportaservo.org. Kandidatiĝoj estas malfermitaj ĝis la 31-a de majo 2026.

Iĝu aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER)

Ĉu vi volas engaĝiĝi internacie kaj kunlabori kun aliaj junularaj organizoj tutmonde pri lingvaj rajtoj kaj junularaj politikoj?

Ni serĉas individuajn membrojn de TEJO inter 18 kaj 35 jaroj, kiuj ŝatus kontribui al la laboro de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) kaj reprezenti Esperanton en internaciaj spacoj.

KER-anoj kunlaboras kun organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, Forumo Junulara Eŭropa kaj aliaj partneroj, partoprenas diskutojn kaj konferencojn, kaj helpas promocii la valorojn de nia movado.

Ĉu vi ne certas ĉu vi taŭgas? Aliĝu ĉiuokaze — ni ofertas trejnadon kaj subtenon!

E@I serĉas volontulojn!

Aliĝu al la teamo de esperantistoj en Slovakio kaj spertiĝu pri organizado de ĉeestaj kaj retaj eventoj, prilingvaj projektoj kaj multe pli.
La taskoj povas tre varii kaj eblos ilin adapti laŭ viaj interesoj, preferoj kaj kapabloj.  
 
Eblas volontuli jam ekde mezo de junio: longtempe - 8-12 monatojn, kaj mallonge - nur 2 monatojn. 
Kandidatiĝi povas personoj kiuj aĝas inter 18 kaj 30 kaj loĝas en unu el la jenaj landoj: Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Islando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Makedonio, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Turkio, Ukrainio.   
 
🔗 Legu pli kaj kandidatiĝu ĉe volontulado.ikso.net!

ANONCOJ

David estis elektita kiel FoJE-estrarano!

La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Eŭropa voĉdonis en Tromsø, Norvegio, kaj la nova estraro por la mandato 2026–2028 estis elektita. Inter ili troviĝas nia kara David!

Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj el la tuta Eŭropo.

TEJO anas kiel plenrajta membro kaj agadas por defendi lingvajn rajtojn kaj certigi daŭripovajn lingvopolitikojn en kaj pere de FoJE.

Legu pli da informo pri David en lia retejo.

EVENTOJ

Universala Kongreso de Esperanto

📅 1-8 de aŭgusto 2026 
📍 Graz, Aŭstrio 🇦🇹

Partoprenu en la plej granda evento por esperantistoj!

Oni preparas riĉan junularan programon dum la UK en Graz: junularajn ekskursojn, ludojn, vesperajn promenojn kaj multajn aliajn aktivaĵojn. Malkovru Graz – la duan plej grandan urbon de Aŭstrio – kun esperantistoj el la tuta mondo!

Kadre de la programo okazos ankaŭ la tradicia futbala matĉo. Ĉi-foje ĝi estos en ludejo en la urbocentro, kontraŭ loka teamo, kaj eĉ kun esperantista arbitracianto! Sed por tio necesas ludantoj kaj trejnisto por prepari la teamon. Ĉu vi ŝatus ludi aŭ trejni? Skribu al Marta, la organizantino de la junulara programo, ĉe ma...@esperanto.at.

Aliĝkotizoj estas rabatitaj por junuloj kaj membroj de TEJO.

Aliĝu kaj sekvu la novaĵojn en Instagram, Facebook kaj Telegram!

Trovu pli da eventoj en Eventa Servo!

Junio alvenas kun tiu danĝera miksaĵo de sunlumo, troa optimismo kaj kolektiva iluzio, ke “baldaŭ mi finfine ripozos”. La steloj jam scias la veron: via kalendaro baldaŭ pleniĝos per eventoj, kunsidoj kaj almenaŭ unu “rapida kvinminuta tasko” kiu englutos tutan vesperon. Sed junio ankaŭ portas ion belan – senton, ke post longa jaro da laboro, la komunumo denove viglas.💚

♈ Vi eniras junion kun tiom da energio, ke eĉ viaj babilejoj ne sukcesas sekvi vin. Vi proponos ideon por grandskala agado je 2:13 nokte kaj matene jam demandos kial neniu respondis. La steloj konsilas: homoj dormas, eĉ esperantistoj. Foje.
♉ Junio invitas vin ĝui pli simplajn aferojn: bonan konversacion, trankvilan renkontiĝon, eble eĉ momenton sen telefonaj sciigoj. Vi estos la rara homo kiu vere legis la tutan dokumenton antaŭ la kunsido. Ĉiuj dankos vin pro tio, kvankam tro malfrue.
♊ Via socia energio eksplodas. Vi saltos inter eventoj, videovokoj kaj privataj babiloj kvazaŭ vi havus tri apartajn vivojn. Problemo: ĝis la fino de la monato vi ne plu memoros al kiu vi promesis “rapide helpi”. La universo rekomendas liston.
♋ Junio sentigas vin nostalgia. Unu foto el malnova renkontiĝo sufiĉos por sendi vin en emocian vojaĝon tra kvin jaroj da memoroj, konfliktoj kaj grupfotoj kun tro malmulte da lumo. Sed la steloj diras: ne restu nur en la pasinteco. Novaj memoroj jam atendas vin.
♌ Solstico alproksimiĝas, kaj vi evidente konsideras tion persona invito brili. Vi estos centre de atento sen eĉ provi – aŭ almenaŭ sen konfesi ke vi provas. Junio favoras vin en publikaj aperoj, prezentoj kaj ĉiuj situacioj kie ekzistas mikrofono.
♍ Dum aliaj revas pri ferioj, vi jam organizas dosierujojn por aŭgusto. Junio estas perfekta monato por vi: sufiĉe da energio por labori, sed ankoraŭ ne la plena feria kaoso. Nur zorgu ne pasigi pli da tempo pri Excel ol pri realaj homoj.
Vi serĉas harmonion, sed junio testos vian paciencon per tro multaj grupaj decidoj. “Ni simple voĉdonu” fariĝos via plej uzata frazo. Bonŝance via kapablo mediacii denove savos situacion, eĉ kiam ĉiuj aliaj jam rezignis.
♏ Iu diris “eta diskuto”, kaj vi tuj prepariĝis por ideologia batalo ĝis noktomezo. Junio vekas vian intensan flankon, sed ankaŭ vian kapablon profunde inspiri aliajn. Se vi uzos tiun energion por konstrui anstataŭ detrui, la rezultoj surprizos eĉ vin.
♐ Via menso jam estas en ekzotaj vojaĝoj, eĉ se via monujo petegas kompaton. Junio alportas subitan emon diri “kial ne?” al planoj kiuj objektive havas neniun sencon. Ĉu vi bedaŭros poste? Eble. Ĉu vi tamen iros? Absolute.
♑ Vi provas konservi ordon dum ĉiuj ĉirkaŭ vi iom post iom eniras frenezeton. Kaj sincere? Sen vi nenio funkcius ĝustatempe. Junio tamen memorigas vin, ke efikeco ne estas la sola valoro en la vivo. Jes, ankaŭ vi rajtas ĝui ion sen produktiva celo.
♒  Vi havas ideon. Denove. Ĉi-foje ĝi verŝajne enplektas novan platformon, eksperimentan formaton aŭ “pli horizontalan strukturon”. Iuj ne komprenos vin. Aliaj ŝajnigos kompreni vin. Sed unu persono diros “atendu… tio estas efektive interesa”, kaj tio sufiĉos por nutri vin dum semajnoj.
♓ Junio moligas vin eĉ pli ol kutime. Vi sentos profundan bezonon rekonektiĝi kun homoj kiuj vere komprenas vin. Hazarda nokta konversacio aŭ trankvila promenado post evento povos resti en via memoro multe pli longe ol la oficiala programo.🌙💚
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email
Ĉu vi volas kontribui sendante interesajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO-aktuale? Sendu viajn novaĵojn al in...@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato. Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas unufoje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: TEJO-volontuloj
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Kopirajto © 2026 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn? Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni la retpoŝtan bultenon.






This email was sent to rosa...@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages