Fw: Konkurso por foti ZEO-jn en julio (kun premioj)

0 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jul 1, 2026, 6:03:45 PM (2 days ago) Jul 1
to Argent-Reto, Jose Antonio Del Barrio
Estimataj:

Mi plusendas al vi informon provizitan de nia kara amiko Tonjo el Hispanio. Espereble argentinaj ZEO-j estu pli bone reprezentataj en Vikimedia Komunejo kaj Vikipedio! Mi kopias lin kaze ke iu havu ajnan demandon.

Brakumon!

Patricio


Karaj geamikoj!

Mi sendas al vi informon pri konkurso, por ke vi diskonigu ĝin en hispanparolantaj landoj, ĉar estas bonaj premioj speciale por tiuj ĉi, danke al la sponsorado de Fundación Esperanto el Zaragozo.
Jen la informo:
***
Dum la monato julio estas kunvokita konkurso en Vikimedio (frata retejo de la pli konata Vikipedio), nomata "Vikio amas ZEOjn". Ĝi estas internacia fotokonkurso por diskonigi la Esperanto-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo pere de Vikimediaj projektoj (ĉefe Vikipedio kaj Vikimedia Komunejo). Ĝi celas dokumenti ZEOjn (tio estas, Zamenhof/Esperanto-Objektojn) kaj la Esperanton-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo. Por tio, vi nur devas foti tiujn lokojn ligitajn al Esperanto, kaj alŝuti la rezulton al la retejo de Vikimedio. 

Estos premioj. Kaj mi atentigas ke estos tre bonaj premioj por la du plej bonaj fotoj en hispanparolantaj lingvoj, danke al la sponsorado de Fondaĵo Esperanto. 

Vidu la detalojn en:
Tie aperas la proceduro, la regularo, la premioj, la juĝkriterioj kaj eĉ ekzemploj de alia simila konkurso organizita jam en 2018.

La konkurso estas malferma ankaŭ al neesperantistoj, kaj tial vi trovos la bazajn informojn ankaŭ en aliaj lingvoj, inklude de la hispana.

Profitu tiun ĉi okazon diskonigi la heredaĵon de Esperanto, la t.n. "fizikan Esperantujon".
Vi havas tempon de hodiaŭ ĝis la 31a de julio!

Amike,
José Antonio del Barrio
Fundación Esperanto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages