Saluton!
Eblas voĉdoni por la esperantisto de la jaro. Eblas elekti ĝis 3 kandidatojn. Dum mi respektas ĉiujn mia duopo estis Ranja Zafinifotsy el Madagaskaro (instruas Esperanton al dekoj de infanoj en sia lernejo, verkis romanon en nia lingvo, kunorganizis plurajn kongresojn en sia lando kaj estas komitatano de TEJO) kaj Flo Martorell el Francio, kiu delonge zorgas pri Vinilkosmo kaj Esperanto-muziko (kiu parenteze helpis dum la Konferenco de Montevideo).
Evidente aliaj opcioj enordas.
Brakumon!
Patricio
| | La Esperantisto de la jaro 2025 - La Ondo de EsperantoLa redaktoro La novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” invitas partopreni en “popola voĉdonado” por elekti la Esperantiston de la... |
|
|