Ĉu vi volas engaĝiĝi internacie kaj reprezenti TEJO-n ĉe organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, Konsilio de Eŭropo aŭ Forumo Junulara Eŭropa?
Ni serĉas aktivulojn kun aĝo inter 18 kaj 35 jaroj entuziasmajn iĝi TEJO-reprezentantoj kaj kunlabori kun internaciaj partneroj pri junularaj rajtoj, lingvopolitiko kaj kunlaboro 🌱
Ĉu vi ne certas ĉu vi taŭgas? Kandidatiĝu ĉiuokaze — ni ofertas trejnadon kaj subtenon!