|
Poór Veronika <poorve...@gmail.com>: Apr 10 07:03PM +0200
Saluton karaj, Dankon al ĉiuj, kiuj legas ĉi-tiun mesaĝon, ja tio signifas ke iam vi iel kontribuis por ke homoj el la tuta mondo povu ion mojosan kune krei. Por mi la eblo kunlabori en Muzaiko donis nekredeble multajn bonajn spertojn, la eblojn aŭskulti elstarajn homojn, videbligi la Esperantan komunumon, ridi multe, dum ke ni kune lernis kaj kreis ion. Dankegon pro la multaj belegaj spertoj. Mi esperas ke ankaŭ vi havas similajn spertojn - se jes, jen tago, la naskiĝtago de Muzaiko, por rememori ilin. 🎂 ĝuu multe! Veronika PS: ja estas homoj, kiuj daŭre laboras por konservi la informojn kaj ebligi restarigon de la servilo, de la elsendoj, do se vi emas pri tio kontribui (ekzemplaj taskoj: teknikisto/programisto/servilesto/hejmpaĝkreanto, elsendprizorgado, elsendkreado), nepre signalu, ĉi-tie aŭ en privata mesaĝo (vi povas ankaŭ uzi mian privatan adreson, de kiu mi sendas ĉi-tiun mesaĝon) - kiel pli komfortas - kaj en ajna kazo: dankon 🤗 |
|
You received this digest because you're subscribed to updates for this group. You can change your settings on the group membership page. To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it send an email to retradio-proje...@googlegroups.com. |