Fwd: TEJO-aktuale: n°515 | Aprilo 2026

0 views
Skip to first unread message

Ro. Sartoro

unread,
Apr 30, 2026, 5:14:10 PMApr 30
to neld...@gmail.com, argen...@googlegroups.com
...Bv, sendu al viaj kontaktoj....

---------- Forwarded message ---------
De: TEJO-aktuale <tejoa...@tejo.org>
Date: jue, 30 abr 2026 a las 10:47
Subject: TEJO-aktuale: n°515 | Aprilo 2026
To: <rosa...@gmail.com>


Jen via monata raporto pri projektoj, eventoj kaj iniciatoj de esperantistoj el la tuta mondo
Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email

n°515 | Aprilo 2026

Karaj abonantoj, 

Ni ĝojas anonci ke nia volontula teamo denove estas kune en kompleta konsisto post la bela kaj inspira IJF en Ĉervjo. La evento estis ne nur okazo por kunlabori kaj interŝanĝi ideojn, sed ankaŭ por reŝargi niajn energiojn en agrabla etoso, plena je renkontiĝoj kaj novaj spertoj.

Nun, reveninte al nia ĉiutaga ritmo, ni plu laboras kun freŝa entuziasmo kaj renovigita inspiro. 

La aprila novaĵletero do alvenas al vi kun iom pli da trankvilo, sed ne malpli da energio… Ni deziras al vi agrablan legadon! 💚

ALVOKOJ

Donackampanjo

Dum kelkaj jaroj, TEJO ricevis administran subvencion de la programo Erasmus+. Ĉi-jare, TEJO ne ricevis ĝin. La nericevo signifas, ke bedaŭrinde plejparto de la oficistaro devas ĉesi labori por TEJO kaj ke antaŭvideblas malgajno pro la kovrado de la restantaj kostoj.

Tial, TEJO celas akiri 25 mil eŭrojn per tiu donackampanjo. Kun tiu mono, ni povos funkcii ĝis 2027 sen debetoj kaj havi ian modestan financan rezervon kaj malpliigi (sed bedaŭrinde ne nuligi) la efikon de la nericevo de la subvencio sur la kvaliton de nia laboro.

Donacu al TEJO kaj subtenu la junularan movadon! 🌱

Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo! 


Pasporta Servo, la tutmonda adresaro de esperantistaj gastigantoj, denove aperos en 2026 en libreta formo, kaj ni bezonas vian helpon! 📖

TEJO serĉas landajn organizantojn por multaj landoj en la reto! 🔍

Ili estas volontulaj helpantoj, kiuj kontrolas la ĝustecon kaj aktualecon de datumoj de gastigantoj de ĉiu lando reprezentata en Pasporta Servo. ☀️

Se vi interesiĝas iĝi landa organizanto, aŭ se vi havas demandojn pri nia laboro, ne hezitu kandidatiĝi skribe al sal...@pasportaservo.org.

Retoso 2026

Retoso, la plej mojosa reta evento de TEJO, okazos en 2026 inter la 8-a kaj la 10-a de majo! 👾

Detaloj venos poste, do restu atentaj sed jam pretiĝu kaj savu la daton en viaj kalendaroj ĉar la evento promesas kiel kutime la plej malaĉan programon, plenan je interagaj programeroj, atelieroj, babilrondoj ktp.

Kaj vi, kion vi proponas por la programo, kiel vi ŝatus buntigi la eventon? Sendu vian programerproponon kaj aliĝu al la evento!

Rangigu la eventojn kiujn vi partoprenis!

laŭsperte estas retejo por rangigi eventojn en Esperantujo. Partoprenantoj povas taksi la eventojn kiujn ili ĉeestis kaj la komunumo vidas la kolektitajn rezultojn. 📊

Estis inkluzivitaj ĉiuj Esperantaj eventoj en la mondo kiuj plenumis la kriteriojn de "grandskala", "internacia" kaj "junulara". 

Se vi volas esprimi vian opinion aŭ scivolemas pri kion pensis la aliaj partoprenantoj de la eventoj, vizitu la retejon de laŭsperte. 🦜

ANONCOJ

David Ruíz Sánchez - Kandidato por la Estraro de FoJE

Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj el la tuta Eŭropo.

TEJO anas kiel plenrajta membro, kaj agadas por defendi lingvajn rajtojn kaj certigi daŭripovajn lingvopolitikojn en kaj pere de FoJE.

Venontmonate en Tromsø, Norvegio, okazos la balotoj por nova estrarperiodo 2026-2028, kaj TEJO sendas kandidaton!

Do, subtenu nian kandidaton, komentu kaj ŝatu la afiŝon en niaj sociaj retejoj. 🎉

Legu pli da informo pri David en lia retejo.

5-a Eŭropa Tokipona Renkontiĝo!

Toki! Jam estas oficiale: dum IJK 2026, okazos ankaŭ la 5-a Eŭropa Tokipona Renkontiĝo!

Per tiu ĉi aranĝo, ankaŭ parolantoj de Tokipono ĝuos unikan someran sperton en Tiana, kaj ne nur: kaj esperantistoj kaj tokiponistoj povos libere ĝui la programon unu de la alia – sen aldona kosto! ☀️🎉

Se vi interesiĝas pri Tokipono aŭ konas iun kiu interesiĝas, jen la ŝanco! Kotizoj por IJK 2026 kaj TPR estas tute egalaj kaj ĉiuj disponos pri la samaj spacoj kaj servoj. Kama pona!

La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2026

TEJO subtenos finance la partoprenon de 3 junuloj el 2 landoj en la venonta 82-a Internacia Junulara Kongreso. 🌎🌏🌍

La TEJO-Estraro anoncas kun granda plezuro la liston de junuloj elektitaj por ricevi subtenon de la Fonduso “Partoprenu IJK-n” en 2026:

Thiago Ballestero Assumpção (Brazilo)
Helena Truzzi Avila (Brazilo)
Insan Ali Mustofa (Indonezio)

Ĉu vi volas subteni la Fonduson por helpi pli da junuloj de ĉie partopreni en IJK? Skribu al ijk...@tejo.org!

Trejnado por distancaj lingvo-instruistoj

Ĉiudimanĉe, ekde la 26-a de aprilo ĝis la 14-a de junio, je 15 UTK, aliĝu al nia nova trejnado!

Ĉi tiu programo estas planita por respondi al konkretaj bezonoj de instruistoj, kiuj laboras en afrika kunteksto kaj deziras instrui lingvojn distance, per simplaj kaj alireblaj iloj.  🧑‍🏫

Ĝi konsistas el serio de strukturitaj unuhoraj sesioj, kiuj celas ne nur transdoni sciojn, sed ĉefe evoluigi realajn, tuj aplikeblajn kompetentojn.

EVENTOJ

Universala Kongreso de Esperanto

📅 1-8 de aŭgusto 2026 
📍 Graz, Aŭstrio 🇦🇹

Partoprenu en la plej granda evento por esperantistoj!

Oni preparas riĉan junularan programon - la tradician futbalan matĉon, junularajn ekskursojn, ludojn, vesperajn promenojn, kaj multajn aliajn aktivaĵojn.
Malkovru Graz - la duan plej grandan urbon de Aŭstrio - kun esperantistoj el la tuta mondo!      Aliĝkotizoj estas rabatitaj por junuloj kaj membroj de TEJO.
Aliĝu kaj sekvu la novaĵojn en Instagram, Facebook kaj Telegram!

Trovu pli da eventoj en Eventa Servo!

Majo alportas freŝan energion kaj novajn impulsojn, kiuj instigas vin eliri el rutino kaj provi ion novan. Estas bona momento por ekagi, sed ankaŭ por kunlabori kaj konstrui ion komunan. La steloj sugestas: ne faru ĉion sola: la plej bonaj ideoj naskiĝas dum interŝanĝoj.

♈ Via energio estas alta, kaj vi volas tuj vidi rezultojn. Elektu unu direkton kaj tenu vin al ĝi por eviti troan disiĝon de fortoj: ne ĉiu ideo devas tuj fariĝi nova laborgrupo kun propra Telegram-kanalo. 🫢
♉ Vi serĉas stabilecon, sed la monato alportas etajn surprizojn. Flekseblo helpos vin profiti el novaj ŝancoj, eĉ se la programo ŝanĝiĝas lastmomente kaj la fina versio aperas nur post la komenco. 🧘
♊ Komunikado fluas, kaj vi estas en la centro de multaj interŝanĝoj. Elektu, kie vere indas investi vian tempon, ĉar ne ĉiuj diskutoj en paralelaj babiloj bezonas viajn tujajn respondojn. 💬
♋ Vi sentas bezonon prizorgi vin kaj viajn rilatojn. Donu al vi tempon por ripozo kaj ne tro ŝarĝu vin: vi ne devas esti tiu, kiu memoras pri manĝhoroj, loĝĉambroj kaj emocia bonfarto de ĉiuj samtempe. ⏳
Vi brilas ĉi-monate kaj facile inspiras aliajn. Kunlaboro helpos transformi viajn ideojn en realon, eĉ se vi denove trovas vin antaŭ publiko sen esti oficiale en la programo. 
♍ Via atento al detaloj estas valora. Vi povas multe progresi, se vi ne tro strebas al perfekteco – eĉ se vi rimarkas ankoraŭ tri korektojn en dokumento, kiu jam estis “la fina versio”.🛠️📋✨
♎ Rilatoj kaj kunlaboro estas ŝlosilaj. Malferma dialogo helpos solvi eĉ malgrandajn streĉojn, precipe kiam ĉiuj principe konsentas sed uzas malsamajn vortojn por diri tion.⚖️✨
♏ Ŝanĝoj instigas vin forlasi tion, kio jam ne funkcias. Tio povas esti defia, sed ankaŭ liberiga, eĉ se via vera plano restas en dokumento kun limigita aliro. 🔒
♐ Via deziro esplori estas forta. Provu ion novan, sed ne forgesu fini tion, kion vi komencis: ekzemple tiun projekton, pri kiu vi jam entuziasme rakontis en tri malsamaj eventoj. 🌍✨
♑ Vi progresas malrapide sed certe. Via disciplino helpos vin atingi konkretajn rezultojn, kaj vi eble estos tiu, kiu jam pretigas la resumon dum aliaj ankoraŭ diskutas la agadplanon.💪🌿
♒  Via kreemo elstaras kaj inspiras aliajn. Ne timu proponi novajn ideojn, eĉ se ili postulas tute novan strukturon, ilon aŭ almenaŭ ankoraŭ unu komunan dosierujon. 💡
♓ Via intuicio estas forta kaj helpas vin kompreni aliajn. Restu ligita al realo por fari konkretajn paŝojn, eĉ se via plej bona ideo aperis dum malfrua babilado kaj nun bezonas rekonstruiĝon. 🕵️💚
Kiel membro de TEJO, vi subtenos nian junularan movadon, ricevos la revuon Kontakto kaj rabaton al IJK kaj aliaj eventoj. Vi havos la eblon partopreni en trejnadoj kaj projektoj kaj kundecidos pri nia agado. Vi povos ankaŭ aktive kontribui al TEJO partoprenante en la Komitato aŭ niaj komisionoj.
Website
Facebook
Link
Twitter
YouTube
LinkedIn
Spotify
Email
Ĉu vi volas kontribui sendante interesajn novaĵojn por la venonta numero de TEJO-aktuale? Sendu viajn novaĵojn al in...@tejo.org antaŭ la 23-a tago de la monato. Antaŭdankon pro la helpo!

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĝi estas senpage abonebla, aperas unufoje monate kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj.

Redaktoro: TEJO-volontuloj
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) · tejo.org

Kopirajto © 2026 TEJO
Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu laboro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel ricevi ĉi tiujn retpoŝtajn mesaĝojn? Vi povas ĝisdatigi viajn agordojnmalaboni la retpoŝtan bultenon.






This email was sent to rosa...@gmail.com
why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by Mailchimp
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages