[N-ro 1231] Nova evento: VARIE, Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj, 16.05.2025

1 view
Skip to first unread message

Pablo Leon

unread,
May 14, 2025, 3:23:57 PM5/14/25
to Argent-Reto


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1231
2025-05-14


NOVA EVENTO: VARIE, VIRTUALA AMERIKA RENKONTIĜO INTER ESPERANTISTOJ, 16.05.2025

La Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj (VARIE) estas nova virtuala evento, organizata kadre de la Amerika Komisiono de UEA kiel kunlaboro de Kanada Esperanto-Asocio, Esperanto-USA kaj Brazila Esperanto-Ligo, al kiuj UEA multe dankas. Ĝi estas planata por okazi ĉiun duan monaton, kun la celo pliigi interkonatiĝon kaj interkomprenon al esperantistoj el norda, centra kaj suda Ameriko.

La 1-a VARIE okazos la 16-an de majo 2025, vendrede. En ĝi oni aŭskultos prezentadojn pri la Esperanto-movado en multaj landoj de Ameriko, kun muzika paŭzo de Jordan Zero, profesia muzikisto el Kanado. Ĉiuj estas bonvenaj. Detaloj ĉe la Eventa Servo de UEA kaj TEJO (eventaservo.org/e/9828df).

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1231

Cristian Severina

unread,
May 14, 2025, 8:08:17 PM5/14/25
to argen...@googlegroups.com

--
Argent-reto , nova versio 2020
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "Argent-Reto" de Grupos de Google.
Para cancelar la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a argent-reto...@googlegroups.com.
Para ver este debate, visita https://groups.google.com/d/msgid/argent-reto/CAKE_hfiXFjxSgcdXB5f6D660PjEwtcay%2BFN8CKv-ifps0WmFqQ%40mail.gmail.com.


--
 
 
Cristian Severina
 
 
 


 

ruben teofil diaconu

unread,
May 15, 2025, 7:44:38 AM5/15/25
to argen...@googlegroups.com
Saluton Cristian! mi ege dankas pro via diskonigo pri via muziko... mi ŝatas E-muzikon!

muzike via

Rubén Diaconu Tkachenco

el urbo Presidencia Roque Sáenz Peña, Chaco, Argentino

AEL Sekretario

unread,
May 1, 2026, 7:59:42 PMMay 1
to argen...@googlegroups.com
Bonege 
Jen nia unua bulteno 2026.
Eble vi venos al nia kongreso.

AEL
UNUA KONGRESA BULTENO 2026.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages