Fwd: [N-ro 1284] Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2026

1 view
Skip to first unread message

Ro. Sartoro

unread,
Feb 20, 2026, 5:59:22 PMFeb 20
to argen...@googlegroups.com


---------- Forwarded message ---------
De: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
Date: vie, 20 feb 2026 a las 15:08
Subject: [N-ro 1284] Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2026
To: <rosa...@gmail.com>



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1284
2026-02-20


MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA VIRINA TAGO, 8 MARTO 2026

[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Okaze de la Internacia Virina Tago 2026, Universala Esperanto-Asocio (UEA), organizo en Konsulta Statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, salutas virinojn kaj knabinojn tra la mondo kaj reasertas sian engaĝiĝon antaŭenigi genran egalecon kaj virinajn rajtojn, kunlabore kun aliaj civilsociaj organizoj kaj internaciaj partneroj.

Ĉi-jare la temo de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Virina Tago -- “Rajtoj. Justeco. Agado. Por ĈIUJ Virinoj kaj Knabinoj.” -- substrekas, ke egaleco postulas konkretan agadon. Por atingi veran justicon por ĉiuj, necesas forigi ĉiujn barojn al egala justeco: diskriminaciajn leĝojn, malfortajn aŭ neefikajn jurajn protektojn, kaj damaĝajn praktikojn kaj sociajn normojn, kiuj subfosas la rajtojn, sekurecon kaj dignon de virinoj kaj knabinoj.

Genra egaleco kaj plena partopreno de virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo estas esencaj por justa kaj daŭripova evoluo. Sen efektiva aliro al justico, edukado, informo kaj decidprocezoj, rajtoj restas nur deklaroj surpapere.

UEA atentigas ankaŭ pri la graveco de lingva justeco. Por ke virinoj kaj knabinoj povu plene partopreni en la politika, ekonomia kaj kultura vivo, ili bezonas egalan aliron al lingvaj rimedoj -- inkluzive de edukado en la gepatra lingvo kaj aliro al pliaj lingvoj por internacia komunikado. Lingva malegaleco plifortigas aliajn formojn de malegaleco. Per la Internacia Lingvo Esperanto kaj ĝia tutmonda reto de parolantoj, la Esperanto-movado kontribuas al pli inkluziva internacia dialogo kaj al pli forta voĉo de tutmonda civila socio, inkluzive virinojn kaj knabinojn.

UEA alvokas ĉiujn koncernajn instancojn agi decide kaj kun respondeco, por ke ĉiuj virinoj kaj knabinoj -- sen escepto -- ĝuu plenajn rajtojn, egalan protekton kaj realajn ŝancojn disvolvi sian potencialon.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1284


La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages