Fwd: La kvara novelaro de INK estas ĉi tie! 🤖 [novaĵletero]

0 views
Skip to first unread message

Nel Dib

unread,
May 1, 2026, 7:24:37 AMMay 1
to argen...@googlegroups.com

---------- Forwarded message ---------
De: Verku kun Bobelarto! 🖊️ <bobe...@163296414.mailchimpapp.com>
Date: vie, 1 may 2026, 04:21
Subject: La kvara novelaro de INK estas ĉi tie! 🤖 [novaĵletero]
To: <neld...@gmail.com>


Bonvenon al la komunumo de Bobelarto! 

 
La kvara novelaro de INK estas ĉi tie! 🤖

Kara Bobelartano!
 

Ni multe atendis rakonti ĉi tion al vi, do jen la granda novaĵo sen pliaj antaŭvortoj:

La kvara novelaro de INK estas publikigita!

Kun grandega entuziasmo ni finfine povas anonci la publikigon de Kie vojoj renkontiĝas, la kvaran novelaron de la Interkultura Novelo-Konkurso! En ĝi vi trovos 27 novelojn, verkitajn je inspiro de la temo "Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens". La novelaro estas jam disponebla en papera kaj bitaj versioj (EPUB kaj PDF). Ni certas, ke vi ĝuos malkovri la rigardon de diversaj verkistoj en la mondo, al la ŝanĝoj en niaj vivoj, okazantaj pro teknologio. 🤖 Ne plu hezitu kaj mendu ĝin

Kaj parolante pri tio...

Ni prezentas nian oficialan butikon!

En la butiko de Bobelarto vi trovos ĉiujn novelarojn de la Interkultura Novelo-Konkurso jam disponeblaj! Vi povas same ilin mendi en papera kaj bitaj versioj. Estonte ankaŭ, ni informos vin pri aliaj surprizoj. 😉 Sed nun, jen donaco por festi la malfermon:

Nia butiko debutas kun rabatoj!

Jen speciala rabat-kupono por Bobelartanoj! Simple aldonu la vorton "bobelarto" al via mendo kaj vi ricevos rabaton je 20% dum la tuta monato de majo!

Kaj por tiuj kiuj ne ŝatas atendi, sciu ke dum la unuaj 48 horoj ekde vi ricevas ĉi tiun leteron, la kupono rabatigos vian mendon je 35%! Ĝis dimanĉo, la sama vorto "bobelarto" entajpita en la mendoformularo aŭtomate donos al vi la pli grandan rabaton.

Jen ekzemplo de kie kaj kiel aldoni la kuponon al via mendo, kiam vi estas en la pagejo.

Kompreneble ne diskonigu ĉi tiun informon inter aliaj personoj, kiuj ne ricevas la leteron... Krom se vi estas fiera Bobelartano, kiu vere volas, ke ĉiuj aŭdu pri INK kaj ĝiaj novelaroj!! 😉😉😉

Nia ĵus lanĉita oficiala butiko estas ĉi tie!

Ĉu vi volas multe pli da libroj en Esperanto? Ni certas, ke jes! Esperanto-USA preparis enketilon pri bitlibroj, kaj vi estas invitita influi la direkton de ilia eldonado!

La enketilo havas 17 fulm-respondeblajn demandojn, kaj neniu el ili estas deviga. Trovu ĝin per ĉi tiu ligilo:
https://esperanto-usa.org/eo/enketilo-pri-bitlibroj/

 

Plenigu la enketilon de Esperanto-USA por kontribui al eldonado de bitlibroj!

VerSe revenas ĉi-monate!

En aprilo ni demandis vin pri la sekva Verk-Semajno de Bobelarto, kaj ni dankas la respondojn. Jen ĝi revenas nun! La lastan semajnon de majo, inter la 25-a kaj 31-a, ni aktivos pri literaturo! Dum unu semajno, ni kuraĝigos unu la aliajn verki, sed ankaŭ legi, traduki, recenzi, desegni...

Partoprenu kaj subtenu la aliajn kuraĝulojn dum la ĉiutagaj renkontiĝoj je 14:00 UTC en nia Zoom-ĉambro. Ni ankaŭ elektis 7 vortojn por la tagoj de la evento, kiuj espereble inspiros vin verki. Jam vi povas aliĝi ĉi tie: bobelarto.ink/verse/

Ĝis en la maja VerSe!

Klaku por aliĝi al la maja VerSe!
La Bobelarto-sesioj daŭras en majo!

📖 La duan sabaton, la 9-an de majo, ni legos... kompreneble la ĵus aperintan kvaran novelaron de INK!  Venu al la legosalono je 14:00 UTC ĝui kelkajn el la 27 noveloj de Kie vojoj renkontiĝas! 🤖

📝 La verksesio kun Rafa Nogueras revenas al sia normala tempo la trian sabaton, la 16-an de majoje 15:00 UTC! Ĉu vi volas premiiĝi en literatur-konkursoj? Certe plurfoja gajninto de diversaj konkursoj en Esperantujo, povas helpi vin atingi tion! 🤩

Kiel ĉiam, ni rekomendas ke vi kontrolu la horojn de la sesioj en Eventa Servo, ĉar ni scias, ke la horŝanĝo povas okazigi konfuzojn. Nepre certiĝu pri la tempo kaj venu ĝustatempe al nia Zoom-ĉambro!


Kioma horo estas ĉe vi? Vidu kion UTC signifas ĉe vi: https://time.is/eo/UTC.

Klaku la programerojn en Eventa Servo! Ĝi sendas al vi rememorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la sesio, se vi klakas "mi interesiĝas".
La Bobelarto-sesioj en Eventa Servo!
La lasta novelo de la podkasto estas "Olda Fan kaj la roboto-edzino".
La podkastoserio finiĝas!

Kun la lanĉo de la novelaro de INK-4 finiĝas ĝia podkasto-serio. Jen la deka kaj lasta epizodo! Espereble plaĉis al vi aŭdi en diversaj voĉoj la laŭtlegitajn novelojn de Kie vojoj renkontiĝas. Hodiaŭ ni donacas al vi la lastan, kun la voĉo de Ana Lobo, el Brazilo. La titolo estas "Olda Fan kaj la roboto-edzino": premiita novelo, verkita originale en Esperanto de kaj Yin Jiaxin, el Ĉinio.

Ne forgesu aboni nian Youtube-kanalon por ke vi ricevu sciigon tuj kiam ni lanĉas ion novan. Bonan aŭskultadon! 🎧
Jam eblas elŝuti senpage la majan numeron de la revuo Literatura Vivo el la retejo:
https://www.literaturavivo.com/

Ankaŭ vi trovos tie la eblecon foliumi ĝin poŝtelefone kaj komputile. Ĝuu la legadon! 📚
Dek unu numeroj de Literatura Vivo en la reto!

Kiom granda estas via hejma biblioteko? Ĉiam estas bona ideo aldoni novan libron al via paradizo!

Libroplenan majon al vi! 📖

– la teamo Bobelarto

P.S.: Bobelarto estas la plej mojosa komunumo de literaturamantoj, ni dankas ke vi estas parto de ĝi! 💚

Vi bonvenas en la Telegramo-grupo de Bobelarto!
Nia ĝisdatigita kaj informplena retpaĝo troviĝas ĉi tie!
Nia retejo
Retadreso
YouTube-kanalo
Instagramo
X
Grupo de Bobelarto
Spotify
Kopirajto © 2026 Bobelarto, ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Vi ricevas tiun ĉi retleteron pro tio, ke vi enskribis vian retadreson en nia retejo: bobelarto.ink. Alterne vi donis permeson persone dum Bobelarto-sesio aŭ en Esperanto-kongreso.

Nia poŝtadreso estas:
Bobelarto
5205 rue St-Zotique
Montreal, Québec H1T 1N6
Canada

Add us to your address book


Ĉu vi volas ŝanĝi kiel vi ricevas ĉi tiujn retleterojn?
Vi povas modifi viajn agordojn aŭ malaboni la liston.

Email Marketing Powered by Mailchimp
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages