Junuloj kaj Lingvoj - Alvoko por programeroj

1 view
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Mar 2, 2026, 2:27:08 PM (11 days ago) Mar 2
to Argent-Reto
Saluton!

Nuntempe la kasistino de TEJO, Manohy el Madagaskaro, organizas alvokon por la evento Junuloj kaj Lingvoj 2026 por la 21a kaj la 22a de Marto. Ĝi estos la kvara eldono de ĉi tiu evento kiu fokusiĝas sur la kundividado de lingvoj, muziko, dancoj kaj kulturo el la tuta mondo!

Estus tre bone, se esperantistoj el Argentino kaj aliaj amerikaj landoj kontribuas. Dum evidente oni aparte instigas junulojn prezenti programerojn homoj de ĉiuj aĝoj estas bonvenaj. Ekzemple simpla duonhora programero kiel "Malkovru argentinan muzikon" en kiu oni prezentu per YouTube diversajn kantojn (ekz. folklorajn, rokajn, ktp.) estus tute taŭga.

Dankon!

Patricio



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages