Fwd: Sennacieca Novaĵletero n°4, februaro 2026

1 view
Skip to first unread message

Ro. Sartoro

unread,
Feb 24, 2026, 5:24:43 PMFeb 24
to argen...@googlegroups.com


---------- Forwarded message ---------
De: <kont...@satesperanto.org>
Date: mar, 24 feb 2026 a las 7:48
Subject: Sennacieca Novaĵletero n°4, februaro 2026
To:


Karaj SAT-anoj,

Jen la 4a Sennacieca Novaĵletero, informilo per retmesaĝo pri la agado
de la asocio. Unua versio de ĝi estis preskaŭ preta ĵus antaŭ la
refunkciigo de la SAT-retejo en novembro, kiu kadukigis grandan parton
de ĝia enhavo, kaj igis malpli prema la bezono de aldona informkanalo.
Tamen, jen ni uzas ĝin denove por diskonigi kelkajn novaĵojn.

La preparoj por la 99a SAT-Kongreso en Leono bonorde antaŭeniras. Jam
aliĝis pli ol 30 personoj kaj pretiĝis riĉa programo, konsultebla ĉe:
https://sat2026leono.org/
Post la 28a de februaro la aliĝtarifoj iom altiĝos, do estas oportuna
momento por tuj plenigi la aliĝformularon:
https://framaforms.org/99a-sat-kongreso-leono-19-26a-de-julio-2026-1762596462

Ankaŭ du pli region-skalaj eventoj estas planitaj en proksima estonteco:
- SAT-anoj en orienta azio kunvenos fine de marto en Suwon, vidu
detalojn ĉe:
https://eventaservo.org/e/KKS2026
- anoj de SAT-Amikaro (franclingvaj regionoj) kunvenos en Baugé komence
de aprilo, vidu aliĝilon ĉe:
https://satamikaro.org/sat-amikaro/IMG/pdf/kongresalig_ilo_por_sat-amikara_kongreso_2026.pdf

Krome, stariĝis nova LEA en Katalunlingvujo, Kalabo, kiu ampleksas la
jenajn regionojn: en la franca ŝtato, la Rusiljiono; en la hispana
ŝtato, la Katalunujo, La Valencia Lando, la Balearaj Insuloj, la
Okcidenta Strio en Aragono; en la itala ŝtato, la urbo de La Algero en
Sardinio.

La numero 7-9/2025 de Sennaciulo estis deponita ĉe la poŝtoficejo la
19an de februaro. La lasta numero de la jarkolekto 2025 estas nun en
preparo. Lulu, kiu enpaĝigis la lastajn numerojn, informis ke ŝi ne
povos plu labori pri tio, kaj Serĝo Sir' provizore transprenis la
taskon, atendante ke iu novulo proponu sin. Do, se vi emas labori
tiurilate, ne hezitu proponi vian helpon!

Alia grava informo: jam estas tempo por la Plenum-komitato memorigi, ke
ĝia mandato finiĝos en februaro 2027, kaj ke do denove estas la momento
pensi pri kandidatiĝo por tiuj, kiuj ŝatus partopreni tiamaniere en la
asocia vivo. Kandidatiĝ-proponoj laŭeble estu senditaj al la retadreso
kont...@satesperanto.org antaŭ la 15a de majo. Ili estos prezentitaj
kaj diskutitaj dum la kongreso en Leono.

Fine, rilate kotizpagojn, eblas retrovi la tarifojn por 2026 ĉe:
https://satesperanto.org/spip.php?rubrique636
kune kun la listo de SAT-perantoj:
https://satesperanto.org/spip.php?article413

Kore salutas vin kaj dankas pro la legado
La Plenum-Komitato de SAT
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages