Fw: Junia viki-konkurso pri sano - verku artikolojn kaj venku!

0 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jun 8, 2026, 8:09:09 PM (5 days ago) Jun 8
to Argent-Reto
Ĝis fino de Junio 2026, kunlabore kun UEA, ni invitas vin konkursi en la Esperanta Vikipedio pri la temo de sano!

Vi helpos al nia kara Vikipedio, al tutmonda sansituacio kaj aldone vi povos gajni valorajn premiojn!

Partoprenu en Vikipedio!
(la konkursa paĝo estas lokita en Meta-Vikio, ĉar temas pri multlingva konkurso; sed artikolojn reale verku en la Esperanta Vikipedio)

Sano estas unu el plej gravaj aferoj, kiujn ni havas. Sed ni estas neniel proksime al kuraco de ĉiuj sanproblemoj. Per tiu ĉi konkurso ni celas plibonigi la situacion kaj plifruigi alvenon de novaj terapioj, kiuj amase plibonigos sanon de ĉiuj en la mondo.

Tial ni aparte instigas vin verki / traduki artikolojn pri fokusaj temoj. Tiuj estas aparte gravaj aferoj, kiuj ankoraŭ ne estas vaste uzataj, aŭ eĉ disvolvitaj, sed havas ŝancon aparte mutle helpi.

La konkurson ni organizas kunlabore kun UEA - Universala Esperanto-Asocio, danke al financa subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Unio.

Konklude, ĝis fino de Junio 2026 verku pri sano, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)

Partoprenu en Vikipedio!

PS: Ĉar la konkurso estas multlingva, bv. inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn Vikimediajn amikojn kaj laŭeble ankaŭ traduku la konkursan paĝon.

Amike
KuboF Hromoslav / Michal Matúšov


Helpu nin subteni Vikimedion - volontulu kaj / aŭ donacu
Vikimedio EO
M.Rázusa 2144/24
Zvolen, BC 96001
Slovakia

malaboni
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages