Saluton!
Mi estas Ian Fantom en Britio, kaj mi antaŭ nelonge eldonis novan
libron, 'Kien Universala Esperanto-Asocio? Enketo kaj historia evoluo'.
Tiun demandon pensas nuntempe multaj Esperantistoj tra la mondo. Mi ne
provas respondi al ĉiuj demandoj, sed iomete esplori la temon, tiel ke
la homoj povu iom post iom veni al la propraj konkludoj, kaj espereble
diskutu pri la afero.
Jen la detaloj:
Ian Fantom kaj Gbeglo Koffi. Kien Universala Esperanto-Asocio? Enketo
kaj historia evoluo (Reviziita kaj kompletigita eldono). Halifax
(Britio): Remit Press (
http://remitpress.uk). 2026. ISBN:
978-1-9191728-1-1. 112 p. Prezo £13. (Revendistoj registriĝu kun
distribuanto Ingram Publishers:
https://www.ingrampublisherservices.co.uk/retailers)
Ĝis kiu grado membroj de la Komitato de UEA reprezentas ordinarajn
membrojn? Kiel ili perceptas sian rolon? En 2024 la aǔtoroj dissendis
demandilon por esplori tiujn demandojn, kun intenco senpage cirkuli
raporton en la asocio. Ĉar tio ne eblis, ili fine eldonis libroforme. En
dua parto aperas ĉapitroj pri la historia fono al la nunaj problemoj de
UEA, kun la celo kuraĝigi ĝeneralan diskutadon pri eventualaj solvoj.
La unua eldono aperis en Zamenhofa Tago, 2025. El tio venis pozitivaj
kritikoj, tiel ke en marto, 2026, aperis la nuna eldono. La libro celas
ne nur membrojn de UEA, ĉar multaj asocioj suferas de similaj problemoj.
La libro aĉeteblas ĉe bone konataj librovendistoj; oni serĉu rete por
vendistoj en la propra lando.
Se iu libroservo deziras revendi la libron, ĝi registriĝu ĉe Ingram
Publishers (
https://www.ingrampublisherservices.co.uk/retailers), kiu
distribuas diversajn librojn en Esperanto.
Mi ne scias, kie plej bone oni aĉetu la libron en Argentino, sed eble ĉe
via najbaro Brazilo:
https://www.amazon.com.br/Kien-Universala-Esperanto-Asocio-Enketo-historia/dp/1919172815/
.
Kore salutas Ian