Danke al lernejana laboro ni povis aldoni al la dulingvaj vortaroj de Apertium esperanto-vortarojn el la jenaj lingvoj: belorusa, bulgara, bretona, ĉeĥa, germana, greka, persa, finna, hebrea, hungara, itala, nepala, nederlanda, pola, portugala, rusa, slovaka, sveda kaj turka. Preskaŭ ĉiuj estas eltiritaj el Revo, do koran dankon al ĝiaj kunlaborantoj pro ilia laboro kaj libera disponigo. Pliaj liberaj dulingvaj vortaroj tre bonvenas!
Krome, aperis la unua lernejano entreprenanta lingvokomparojn: li laboras super pola-esperanto (
http://wiki.apertium.org/wiki/Polish_and_Esperanto/Pending_tests ) kaj germana-esperanto (
http://wiki.apertium.org/wiki/German_and_Esperanto/Pending_tests ) :)
Hektor