Saluton, Andy.
Mi aldonus ankaŭ tiun artikolon al la listo de legindaĵoj:
http://www.teleskopo.com/apertium.pdf Ĝi estas la plej detala klarigo en esperanto pri Apertium. La plimulto de la dokumentaro de Apertium, aperanta en la vikio (
wiki.apertium.org) estas en la angla, sed estas ankaŭ nemalmulte en aliaj lingvoj, antaŭ ĉio en la franca (
http://wiki.apertium.org/wiki/Category:Documentation_en_fran%C3%A7ais).
Eventuale vi povus labori super la plibonigo de la paro el la franca al esperanto, aŭ krei la inversan direkton (mi imagas, ke vi pli-malpli bone regas la francan). Ekzistas ankaŭ la eblo labori pri la malagasa lingvo. En Apertium ekzistas tradukilo el la malaja (lingvovarianto) al la indonezia (lingvovarianto) kaj inverse, t.e. jam estas ellaborita por malajo-polineziaj lingvoj. La Apertium-komunumo estas ege subtenema pri projekto por t.n. "lingvoj kun
malpli da rimedoj", t.e. projekto tradukilo al la malagasa el la indonezia aŭ la malaja lingv(ovariant)oj havos fortan subtenon. Mi imagas, ke vi havas neniun ideon pri la malaja/indonezia lingvo, sed por krei tradukilon al la malgasa (kiun mi supozas, ke vi regas) ne necesas granda kono pri la fontolingvoj. Kompreneble, traduko al ili estas tute alia afero. La ĉefa problemo estos havi dulingvan vortaron.