--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Apertium Esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to apertium_eo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/apertium_eo/ab7c1764-1888-4c0f-ae19-72b4f0cd26een%40googlegroups.com.
Dankegon pro la rapida respondo kaj la komentoj!
Vi tute pravis pri la personaj pronomoj — mi riparis tion (kaj kelkajn rilatajn aferojn: verboj kiel esti, la adjektivaj kaj substantivaj finaĵoj,
kaj la fina punkto), kaj la korektoj jam estas en la reta versio. Ekzemple, "ŝi amas la belajn hundojn." nun donas "el amas la bela hundi."
anstataŭ la antaŭa @prpers. Bonvolu reprovi — mi scivolas ĉu ĝi nun aspektas pli bone.
Mia ĉefa fokuso estas la direkto Ido→Esperanto (mi mem ne flue parolas Idon), do la inversa direkto estas ankoraŭ malpli matura — sed via testado vere helpas, kaj mi ĝojas plibonigi ankaŭ ĝin.
Se vi havas emon daŭre provludi, mi tre bonvenigus pliajn rimarkojn — rekte al mi aŭ kiel "issue" en GitHub:
https://github.com/komapc/apertium-ido-epo/issues
Koran dankon ankoraŭfoje!
Mark