Ekzistas du tipoj de dubasenceco.
La unua estas du vortoj kun malsamaj gramatikaj klasoj, ekz. la verbo
clean kaj la adjektivo
clean. Tion eblas fari per TSX. Alia solvo, estas uzi Constraint Grammar (
http://wiki.apertium.org/wiki/CG ), kiu estas multege pli potenca (kaj maŝinpostula). Uzo de CG ne estas regula Apertium-solvo, sed mi uzis ĝin kun la latinidaj lingvoj, kaj la rezultoj draste pliboniĝis. (Por esperanto > anglen, tio kompreneble ne estas problemo :) )
La dua tipo de dubasensenco estas la plursenseco de vortoj, ekz. "run" povas esti jen "kuri", jen "ruligi" (programon) ktp. Pri tio estas interesega nova ilo de Francis, kiu estas uzenda:
http://wiki.apertium.org/wiki/Lexical_selection Ĝi similas al CG, sed estas multe pli simpla (kaj ne tiom potenca).