Nova versio de la tradukilo de la hispana al esperanto

2 views
Skip to first unread message

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 24, 2011, 3:24:34 AM10/24/11
to iberia-esp...@yahoogroups.com, apertium_eo
Mi ĝojas informi vin, ke novan version de la aŭtomata tradukilo de la hispana al esperanto oni povas uzi ĉe la adresoj http://apertium.saluton.dk kaj http://traduku.net

Tiu ĉi versio enhavas multajn plibonigojn rilate al la antaŭa, kvankam ĝi estas evidente malperfekta (kiel ĉiuj aŭtomataj tradukiloj, cetere). Teknikajn detalojn eblas legi ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Spanish_and_Esperanto/Notoj_pri_versioj (en la hispana lingvo).

Mi profitas la okazon por memorigi al Vikipediistoj, ke eblas uzi aŭtomatan tradukadon por helpi krei aŭ plibonigi artikolojn. Ekzistas ege helpa utilaĵo por tio: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/

La boneco de aŭtomataj tradukiloj dependas de la kvanto de laboro investita en ili. Se iu deziras kunlabori en la plibonigo de ĉi tiu Apertium-tradukilo aŭ de iu alia, aŭ krei tute novan, tiu ne hezitu kontakti min. En tiu okazo, la artikolo trovebla ĉe http://www.teleskopo.com/2011.htm en kiu iom detale estas klarigite, kiel funkcias la aŭtomata tradukilo, estos utila; cetere ĝi povas esti interesa entute, por kiu ajn scivolanta pri aŭtomata tradukado.

Kore,
Hektor

Jacob Nordfalk

unread,
Oct 24, 2011, 3:41:52 AM10/24/11
to apert...@googlegroups.com

2011/10/24 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

Mi ĝojas informi vin, ke novan version de la aŭtomata tradukilo de la hispana al esperanto oni povas uzi ĉe la adresoj http://apertium.saluton.dk kaj http://traduku.net


Gratulojn!

 
Mi profitas la okazon por memorigi al Vikipediistoj, ke eblas uzi aŭtomatan tradukadon por helpi krei aŭ plibonigi artikolojn. Ekzistas ege helpa utilaĵo por tio: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/


Fakte vikitraduko estas sur alia, malnova, servilo, kaj pro tio ĝi ne estis ĝisdatigita. Eble ni movu ĝin al la nova servilo...

Kore,
Jacob

--
Jacob Nordfalk
Undervisning i Android på http://ihk.dk


Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 24, 2011, 4:47:11 AM10/24/11
to apert...@googlegroups.com


2011/10/24 Jacob Nordfalk <jacob.n...@gmail.com>



Fakte vikitraduko estas sur alia, malnova, servilo, kaj pro tio ĝi ne estis ĝisdatigita. Eble ni movu ĝin al la nova servilo...

 
Certe, tio bonus. Tiamaniere ĝi ĉiam estos ĝisdata, same kiel traduku.net tiel faris.

Hektor

Hèctor Alòs i Font

unread,
Nov 16, 2011, 12:17:13 PM11/16/11
to apert...@googlegroups.com


2011/10/24 Jacob Nordfalk <jacob.n...@gmail.com>

2011/10/24 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

Mi profitas la okazon por memorigi al Vikipediistoj, ke eblas uzi aŭtomatan tradukadon por helpi krei aŭ plibonigi artikolojn. Ekzistas ege helpa utilaĵo por tio: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/


Fakte vikitraduko estas sur alia, malnova, servilo, kaj pro tio ĝi ne estis ĝisdatigita. Eble ni movu ĝin al la nova servilo...


Mi aldonis pliajn Esperanto-taskojn al la Guglo-konkurso por lernejanoj, en kiuj mi proponas uzi la Vikitradukilon (vidu http://wiki.apertium.org/wiki/Task_ideas_for_Google_Code-in kaj serĉu "Apertium on Esperanto Wikipedia"). Per tio ni instigas la kunlaboron kun la Esperanto-Vikipedio kaj la uzon de Apertium.

Jacob, ĉu vi temus movi la utilaĵon al la nova servilo dum tiu ĉi semajno? La konkurso komenciĝas lunde.

Hektor

PS
En tiu momento, jam estas pli ol 50 taskoj ligitaj al Esperanto en la konkurso.

Jacob Nordfalk

unread,
Dec 7, 2011, 8:34:17 AM12/7/11
to apert...@googlegroups.com


2011/11/16 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

2011/10/24 Jacob Nordfalk <jacob.n...@gmail.com>

2011/10/24 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

Mi profitas la okazon por memorigi al Vikipediistoj, ke eblas uzi aŭtomatan tradukadon por helpi krei aŭ plibonigi artikolojn. Ekzistas ege helpa utilaĵo por tio: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/


Fakte vikitraduko estas sur alia, malnova, servilo, kaj pro tio ĝi ne estis ĝisdatigita. Eble ni movu ĝin al la nova servilo...


Jacob, ĉu vi temus movi la utilaĵon al la nova servilo dum tiu ĉi semajno? La konkurso komenciĝas lunde.

Finfine, tre malfrue, mi faris. Bv kontroli ĉu fakte funkcias.

Kore, Jacob

--
Jacob Nordfalk
Android-kurser på IHK og for Lund&Bendsen


Hèctor Alòs i Font

unread,
Dec 7, 2011, 3:11:26 PM12/7/11
to apert...@googlegroups.com


2011/12/7 Jacob Nordfalk <jacob.n...@gmail.com>



2011/11/16 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

2011/10/24 Jacob Nordfalk <jacob.n...@gmail.com>

2011/10/24 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

Mi profitas la okazon por memorigi al Vikipediistoj, ke eblas uzi aŭtomatan tradukadon por helpi krei aŭ plibonigi artikolojn. Ekzistas ege helpa utilaĵo por tio: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/


Fakte vikitraduko estas sur alia, malnova, servilo, kaj pro tio ĝi ne estis ĝisdatigita. Eble ni movu ĝin al la nova servilo...


Jacob, ĉu vi temus movi la utilaĵon al la nova servilo dum tiu ĉi semajno? La konkurso komenciĝas lunde.

Finfine, tre malfrue, mi faris. Bv kontroli ĉu fakte funkcias.


Jes, tute bone! Koran dankon!
Hektor

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages