Mentori?

7 views
Skip to first unread message

Darshak Parikh

unread,
Mar 16, 2014, 9:38:57 AM3/16/14
to apert...@googlegroups.com
Halo Hektor kaj Jacob,

Mi tre ĝojas informi vin, ke mi ĵus sendis mian unuan commit-on (= enmetaĵon, ĉu?).

Mi estas kandidatiĝonta por GSoC, por plibonigi la eo-en lingvoparon. Morgaŭ mi komencos prepari mian proponon. Se mi elektiĝus, ĉu iu el vi povus mentori min?

Dankon,
Darshak

Hèctor Alòs i Font

unread,
Mar 17, 2014, 12:49:07 AM3/17/14
to apertium_eo
Kara Darshak,

Mi estas ege okupata, sed en julio kaj aŭgusto mi kredeble povus dediĉi regule tempon por tio. Pli granda problemo estas la necesa helpo antaŭe. Se troviĝas neniu pli taŭga, mi surprenus la taskon sur min, kaj ĉiuokaze mi daŭre pretas helpi, sendepende de tio, ĉu mi estas oficiala mentoro aŭ ne.

Ĉu vi sukcesis tiun "coding challenge"?

Kore,
Hektor


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Apertium Esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to apertium_eo...@googlegroups.com.
To post to this group, send email to apert...@googlegroups.com.
Visit this group at http://groups.google.com/group/apertium_eo.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Darshak Parikh

unread,
Mar 17, 2014, 9:30:57 AM3/17/14
to apert...@googlegroups.com
Kara Hektor,

Bone, ni vidu, dankon. :)

Jes, mi plenumis la coding challenge, kaj komencis aldoni novajn
vortojn kiam ajn mi trovas ilin.

Kore
Darshak

Jacob Nordfalk

unread,
Mar 17, 2014, 10:09:34 AM3/17/14
to apert...@googlegroups.com
Mi estas ankaŭ okupata, sed kompreneble ni ambaŭ helpos vin.

Ĉu vi konas la IRC-babilan kanalon #apertium ? Kio estas via babilnomo ?


Jacob Nordfalk
Androidudvikler og -underviser på DTU og Lund&Bendsen

Darshak Parikh

unread,
Mar 17, 2014, 11:51:22 AM3/17/14
to apert...@googlegroups.com
Jes, mi aktive uzas la kanalon #apertium. Mia babilnomo estas
'tenebr050'. Ankaux mi estas en kontakto kun Fran. Fakte, estis li kiu
sugestis, ke mi petu vin pri mentori.
> Jacob Nordfalk <http://profiles.google.com/jacob.nordfalk>
> javabog.dk
> Androidudvikler og -underviser på
> DTU<http://cv.ihk.dk/diplomuddannelser/itd/vf/MAU>og
> Lund&Bendsen
> <https://www.lundogbendsen.dk/undervisning/beskrivelse/LB1809/>

Hèctor Alòs i Font

unread,
Mar 17, 2014, 1:14:39 PM3/17/14
to apertium_eo
Mi provis rigardi, kion vi faris, sed ne sukcesas aliri mian linuksan subdiskon :(
Mi provos iel solvi la problemon, sed mi estas tre malbona en la solvo de tiaj fuŝoj...
Hektor

Hèctor Alòs i Font

unread,
Mar 18, 2014, 10:01:19 PM3/18/14
to apertium_eo
Darshak,

Mi rigardis vian unuan version de la propono (Jacob: eblas elsxuti el https://mega.co.nz/#!TJVHEKjI!PlH3CyVKiABPsVFRyfVyRDuQQDpVngTabqPw47Nx2X4 ). Gxi bezonas tralaboron. Jen kelkaj rapidaj notoj (mi devas foriri):

- Vi celas labori nur super en > eo, prave? En tiu okazo English-Esperanto estus pli tauxga nomo
- Laux http://wiki.apertium.org/wiki/Top_tips_for_GSOC_applications devus esti
    * reasons why Google and Apertium should sponsor it,
    * a description of how and who it will benefit in society,
  Tio devus inkludi kialojn, kial tiu paro indas, cxar Guglo jam proponas gxin.
  Kauzo povas esti igi tiun paron pli alirebla, cxar Guglo ne estas senlime uzebla. Aliflanke, vi devus trovi mankojn en Guglo. Fine la paro devus esti pli bona ol Guglo: tio devus esti via celo.
- Vi iom tro pensas pri vortoj kaj esprimoj (kvankam, laux mia scio, la vortaro en tiu paro estas grandega). Montru, ke vi komprenis mankojn en sintaksaj strukturoj. Vi devus verki, kredeble, amaseton da reguloj. Phrasal verbs, supozeble, estas malfacilaj.
- Pensu en terminoj de ofteco kaj menciu tion. Ne suficxas solvi problemojn: ili estas senfinaj. Vi devas kolekti la plej oftajn problemojn kaj unue ataki ilin. Tio helpas multe pli rapide plibonigi la rezultojn. Montru, ke vi kaptis la plej oftajn problemojn en la tradukilo.
- Ne estas bona ideo preni libron kiel cxefan leksikan fonton. Uzantoj apenaux uzas la tradukilon por traduki literaturajxojn, kaj tio ne estas la celo de auxtomata tradukilo. Male, pensu pri Vikipediaj artikoloj aux sciencaj artikoloj (ekz. el Teleskopo).
- Ne subtaksu viajn konojn de esperanto :)

Mi provos cxi-vespere reeniri. Sxajne miaj problemoj kun linukso survojas solvon, sed ankoraux restas laboro (ekz. pri la klavaro).

Kore,
Hektor

Darshak

unread,
Mar 19, 2014, 2:07:41 AM3/19/14
to apert...@googlegroups.com
Kara Hektor,

Dankon por viaj komentoj. Mi repripensos. Mi ne povas labori hodiaux (pro ekzameno), sed la revizio devos preti gxis morgaux.

Kore,
Darshak
--
Merlin was a Slytherin as well.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages