Why is it green? Does each point signfy something?
Kial gxi estas verda? Cxu cxiu stelpinto signfikas ion?
Dankon,
- Otto
Lauxdire, iu frua Esperanto-libro devis esti bindita en kartono kovrita
de verdaj steloj, cxar nur tian kartonon havis la presisto. Iu geniulo
kaptis la okazon por sugesti, ke la verda stelo do farigxu la
simbolo de Esperanto.
La stelpintoj ja havas signifojn, sed kio estas tiuj signifoj, tio
dependas de la homo, kiu interpretas ilin. Mi ie auxdis, ke ili
signifas la kvin partojn de la mondo; alia homo diris al mi, ke
ili reprezentas la kvar (plus unu) kapablojn en lingvolernado.
--
Don HARLOW do...@netcom.com
Esperanto League for N.A. el...@netcom.com (800) 828-5944
ftp://ftp.netcom.com/pub/el/elna/elna.html Esperanto
ftp://ftp.netcom.com/pub/do/donh/donh.html
Mi pensas, ke oni ne scias precize, kiu unue proponis la verdan stelon,
sed oni akceptis ^gin kiel simbolon de Esperanto tre frue.
Verdo estas la koloro de espero, la^udire, sed mi ne scias la devenon
de tiu kolorsimbolismo.
Pri la nombro de la pintoj mi a^udis du klarigojn, sed mi kredas je
neniu el ili. Unu estis, ke temas pri kvin kontinentoj, kaj la alia
estis, ke oni intence evitis similecon al sespinta juda stelo.
Oni apena^u bezonas klarigon por la nombro de pintoj, ^car ne estas
multaj prudentaj ebloj. (Kvankam la idistoj, en plene fiaskinta provo
esti iomete originalaj, elektis okpintan bluan stelon kiel sian
simbolon! Amuze, ^cu ne?)
Edmundo <et...@cam.ac.uk> http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/
Laux mi ne cxar, tro da steloj estas uzataj en politiko kaj
religio. Do estas risko ke se iu vidas gxin sxli konscie
aux malkonscie pensas "tio devas esti iu religia aux politika asocio"
(ecx sekto).
Mi plisxatas la nova logoon de Eo la du "E" kunmetitaj por
formi planedon.
Kion vi opinias ?
Thierry.
(Se mi ^guste memoras, "logoo" estas "atributo" la^u William AULD.)
Por niaj rilatoj al eksteruloj ver^sajne la jubilea simbolo (a^u
"melono" a^u "rugbea pilko") pli ta^ugas ol stelo, kvankam mi konsilas
inkluzivi etan stelon en la jubilea simbolo, sed por esperantistoj la
simbolo de Esperanto ver^sajne restos verda stelo kvaza^u eterne.
Edmundo <et...@cam.ac.uk> http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/