Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Sud-orienta Euxropo: motoro de la nova Euxropo

1 view
Skip to first unread message

Monato

unread,
Oct 20, 2005, 9:00:25 AM10/20/05
to alt.talk.esperanto

EKONOMIA KRESKO

Sud-orienta Euxropo: motoro de la nova Euxropo

*Sud-orienta Euxropo montris dum la pasintaj kvar jaroj klare la plej
altan ekonomian kreskon en Euxropo. Kun reala pliigxo de 23 % en tiu
periodo la regiono ekonomie kreskis multe pli rapide, ol la "malnova"
Euxropa Unio el 15 sxtatoj, kaj ankaux pli rapide, ol la 8 novaj
EU-membrolandoj (16 %) de centra kaj orienta Euxropo, kiuj eniris la
union pasintjare.*

Ankaux kompare kun la dinamikaj regionoj de Azio sud-orienta Euxropo
bone sin prezentis. Cxi-jare kaj venontjare gxi restos la plej dinamike
evoluanta regiono en Euxropo. Tion deklaris Stefan Bruckbauer,
ekonomikisto de la viena _Bank Austria Creditanstalt_ (BA-CA). Cxi-jare
estas prognozata 5-procenta kaj en 2006 5,5-procenta ekonomia kresko de
tiu regiono.

Investoj

Tiu pozitiva evoluo plifortigis ankaux la tutekonomian signifon de la
regiono. Kun pli ol ok miliardoj da euxroj en fremdlandaj rektaj
investajxoj en la jaro 2004 sud-orienta Euxropo sukcesis altiri trionon
de la investita kapitalo al la landoj de centra kaj orienta Euxropo.
Ankaux en la sekvaj jaroj la situacio en tiu regiono favoros la rektajn
investojn. Malaltaj salajroj kaj impostoj, samkiel la plua
EU-integrigxado, kontribuos al tio. Konsiderante la venontajn
privatigojn, oni prognozas, ke cxi-jare kaj en 2006 fremdlandaj investoj
je dek miliardoj da euxroj fluos al sud-orienta Euxropo. Tio egalas al
preskaux 40 % de cxiuj investoj, kiuj fluas al centra kaj orienta Euxropo.

Ankaux estonte dinamika kresko

Sud-orienta Euxropo ankaux dum la venontaj jaroj restos la plej dinamike
evoluanta parto de Euxropo, ecx se la evoluo en kelkaj landoj estus
malrapidigita. Por iuj landoj el la regiono plu ekzistos la eblo de
negativaj politikaj surprizoj, samkiel povus ja ankaux iuj el ili
surprizi per sia integrigx-ritmo. Ekzemple, Bulgario povus kuratingi cxe
la enkonduko de la euxro iun alian landon el la novaj EU-membrosxtatoj.

Tiuj evoluoj estigas ankaux pozitivajn impulsojn por la banka sektoro,
kiu montris eksterordinarajn rezultojn kun kresko je 29 % jare dum la
pasintaj kvar jaroj. Por la sekvaj jaroj plu ekzistas konsiderinda
potencialo, ecx se surbaze de la fortaj kreskoj, kiuj kauxzis problemojn
kun la pagobilanco, eblas atendi pli restriktajn agojn flanke de la
centraj bankoj.

La ekonomikistoj de BA-CA prognozas pliigxon de la kreditoj en
sud-orienta Euxropo je 300 % en la sekvaj dek jaroj, kio respondas al
novaj kreditoj je 130 miliardoj da euxroj. Pro tio sud-orienta Euxropo
evoluos en la venontaj jaroj pli dinamike, ol la ok novaj
EU-membrosxtatoj, kiuj kun atendata kresko de 230 % konservos sian
dinamikecon.

Evgeni GEORGIEV (www.monato.net)

0 new messages