Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ŝanĝoj de BVS

2 views
Skip to first unread message

johan...@gmail.com

unread,
Mar 10, 2017, 5:44:51 AM3/10/17
to
Karaj esperantistoj,



Hieraŭ aperis la oka numero de Balkana Verda Stelo.

Ĉi-okaze la fokuso estas sur la popoloj Romaoj-Sintioj (“ciganoj”; Sintioj estas subgrupo de Romaoj), la plej granda etna minoritato en Eŭropo.

Ĝi havas iom da komuneco kun esperantistoj, kiuj foje konsideras ankaŭ sin kiel “popolon”, dise loĝantan sen rekono de sia lingvo, sen ŝtato aŭ ŝtataj organoj.

Sed dum esperantistoj pliparte estas sufiĉe riĉaj por vojaĝi al kongresoj, legi siajn librojn kaj havas ŝtatan identecon, kiu garantias

al ili iom da socia sekureco, sanprizorgado kaj edukado, Romaoj pliparte ne havas tiujn garantiojn kaj mezume vivas dek jarojn malpli longe ol aliaj civitanoj.

Dum la dua mondmilito ili dividis la sortojn kun samseksemuloj kaj judoj kaj da ili proksimume unu miliono estis ekstermita.

Krom pluraj revuaj kaj superrigardaj artikoloj pri la amaso de “ciganoj”, BVS ankaŭ donas atenton al dek ses elstaraj romaaj artistoj, kiuj estas tutmonde famaj pro sia kantado, muzikludado kaj similaj scenejaj talentoj.

Aliaj artikoloj en la marta numero de BVS estas:

"Der Spiegel" pri Esperanto en la lernejoj

Kian medicinan lingvon ni deziras?

Esperantistoj inter Junularaj Laborbrigadoj en Jugoslavujo

Pliaj kursoj de Esperanto por balkananoj

Nova takso de nombro da E-parolantoj

Miaj spertoj kiel redaktanto de BVS



En la lasta artikolo mi disiĝas de vi kiel redaktanto de Balkana Verda Stelo, ĉar la malgranda nombro da abonantoj ne pravigis la energion kaj tempon, kiun mi ĉiujn tri monatojn dediĉis al vi.

- Mia unua eraro estis ke ene de du jaroj mi povos konvinki vin, ke eblas prezenti ion alian ol alia revuoj: enuigaj priskriboj de sukcesaj renkontiĝoj, de literaturo kiu ne valoras la prezon, de kontaktoj kun gravuloj kaj prezentoj de “Esperanta kulturo”, sen tamen alporti la rekonon kaj utilon de nia lingvo, kiun vi kaj mi esperas (krom se vi rezignis pri tio, ĉar vi preferas babiladojn aŭ sensencajn disputojn pri la kaŭzo de la tradicia(j) movado(j))

- Mia dua eraro estis, ke mi kredis en la bezonsento de esperantistoj pri unueco de la lingvo, kontraste al la dekoj da konkurencaj novvortoj, pseŭdoafiksoj, diversspecaj ortografiaj kaj paralingvaj kutimoj, kaj rekte la dekoj da eraroj, de progresintaj esperantistoj, kiuj aŭ neniam studis la jurajn fontojn aŭ asertas, ke Esperanto jam estas matura lingvo, kiu iras sian propran (t.e. ilian) vojon.

- Tria eraro estis, ke mi ne sciis, ke ekzistas popoloj en la Sudorienta Europo, kiu ne volas esti asociataj al la nocio “Balkano”: la Rumanoj, parte la Kroatoj, eble la Grekoj. Anstataŭ fieri pri sia deveno kaj respekti siajn najbarajn popolanojn, ili preferas montri sin superaj al ili. Tiaj orgojluloj ne povas atendi simpation de tiuj, kiujn ili rigardas kulture “malsuperaj”.

Sed tio ne signifas, ke mi rezignas pri la celoj de supernacia kunlaborado, pro kiuj mi startigis BVS. Se vi interesiĝas pri la ŝanĝoj de BVS, vi klaku tie ĉi: http://www.esp-evoluo.org/BVS/link, 2017-1.html



Johan Derks, Beogrado
0 new messages