Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO

0 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
May 4, 1998, 3:00:00 AM5/4/98
to

Hispana Esperanto-Federacio, dum la 57a Hispana Kongreso de Esperanto,
okazinta en Valladolid dum la tagoj 1 - 3 Majo 1998, decidis intensigi
la informadon al cxiuj hispanaj esperantistoj pere de cxiuj eblecoj de
INTERRETO. Ekde nun, krom la oficiala TTT-pagxo de Hispana E-Federacio:

http://www.esperanto-es.org

funkcios ankau cxi tiu novajx-grupo "alt.esperanto.principiante" kvazau
konstanta bulteno en kiu oni afisxos cxion rilatan al la
Esperanto-movado en Hispanio.

Estas same se temas pri grandskala arangxo, kiel Kongreso, au pri
malgranda renkontigxo en iu ajn grupo: se vi opinias ke la afero povas
esti interesa por la hispana samideanaro, ne hezitu skribi al cxi tiu
novajx-grupo. Se vi sukcesis ricevi alt.esperanto.principiante kaj
gxiajn mesagxojn, same facile vi povas respondi al iu ajn mesagxo au
sendi novajxon.

Eble sxajnas stranga la titolo de la grupo. Okazas ke gxi jam ekzistis
kun tiu nomo, kaj anstatau krei novan "newsgroup", kiel oni diras en la
interreta jxargono, ni decidis uzi
cxi tiun, interalie, cxar mi, Dario Rodriguez, (provizora respondeculo),
ne scias kiel oni kreas novan "newsgroup". Se iu scias tion, bv. instrui
al mi au mem krei.

Mi diris "provizora respondeculo" cxar novajx-grupo (au pli bele:
FORUMO), ne bezonas respondeculon: cxiu povas afisxi libere sian
mesagxon, kaj tion mi fervore petas al vi. FORUMO estas io plene libera,
kaj kvankam tiu libereco kauzas gxenojn (kiel apero de neagrablaj
mesagxoj kaj anoncoj neniel rilatantaj al Esperanto), gxia plej elstara
kvalito estas la elasteco kaj simpleco de la uzado. Gxi povas esti
komparata al anonctabulo sur kiu iu ajn povas pingli paperon.

Kompreneble, nehispanaj esperantistoj povas viziti cxi tiun forumon, kaj
iliaj kontribuoj estos plej kore akceptataj. Prefera lingvo estas
Esperanto, sed se vi ne plene kapablas uzi gxin, skribu en la lingvo de
vi preferata. Ni multe sxatus ke portugalaj, andoraj kaj sudfrancaj
esperantistoj informu pri iliaj E-arangxoj, cxar kelkfoje hispanaj
samideanoj proksime logxantaj povus havi intereson cxeesti.

Samideanoj kiuj rekte povas kapti cxi forumon, bonvolu instrui al viaj
esperantistaj konatuloj pri la teknikaj pasxoj necesaj por kapti la
novajx-grupojn kaj afisxi en ili.
Rekomendindaj estas la libroj de Editorial Anaya "Netscape Communicator
4", "Internet Explorer 4" kaj "Manual imprescindible de Internet".

Se iu volas afisxi ion, sed ne povas, bonvolu sendi la mesagxon al mia
retadreso kaj mi afisxos gxin.

Dario Rodriguez, Madrido.

Jesuo de las Heras

unread,
May 7, 1998, 3:00:00 AM5/7/98
to

On Mon, 04 May 1998 20:00:36 +0200, Dario Rodriguez
<dari...@microdelta.es> wrote:


>Samideanoj kiuj rekte povas kapti cxi forumon, bonvolu instrui al viaj
>esperantistaj konatuloj pri la teknikaj pasxoj necesaj por kapti la
>novajx-grupojn kaj afisxi en ili.
>Rekomendindaj estas la libroj de Editorial Anaya "Netscape Communicator
>4", "Internet Explorer 4" kaj "Manual imprescindible de Internet".

Mi ankaý trovas konvena programon "Free Agent", kiun oni povas
akiri senpage će la reto.La adreso estas http://www.forteinc.com. Se
oni ne povas atingi řin, oni ankaý povas eltiri řin el FTPejo će
ftp.forteinc.com/pub/support.zip.

Elkore,
Jesuo de las Heras, Mursjo.

Gerard van der HORST

unread,
May 8, 1998, 3:00:00 AM5/8/98
to

Je Mon, 04 May 1998 20:00:36 +0200, Dario Rodriguez
<dari...@microdelta.es> skribis:

> Hispana Esperanto-Federacio, dum la 57a Hispana Kongreso de
Esperanto,
> okazinta en Valladolid dum la tagoj 1 - 3 Majo 1998, decidis
intensigi
> la informadon al cxiuj hispanaj esperantistoj pere de cxiuj eblecoj
de
> INTERRETO. Ekde nun, krom la oficiala TTT-pagxo de Hispana
E-Federacio:
>
> http://www.esperanto-es.org
>
> funkcios ankau cxi tiu novajx-grupo "alt.esperanto.principiante"
kvazau
> konstanta bulteno en kiu oni afisxos cxion rilatan al la
> Esperanto-movado en Hispanio.

Saluton al cxiuj vizitantoj de alt.esperanto.principiante !

Mia demando: Cxu hispanaj esperantistoj deziras havi APARTAN
novajxgrupon ?
Cxu ili ne sentas sin HEJME en pli granda internacia novajxgrupo ?

Provu foje viziti "soc.culture.esperanto" au "alt.uu.esperanto.misc" !

Salutas vin cxiujn Gerardo el Hago-NL !

esp...@saluton.iaf.nl

10655...@compuserve.com au GHO...@compuserve.com

Ne provu "plibonigi" Esperanton, UZU gxin !

Manuel Pancorbo.

unread,
May 10, 1998, 3:00:00 AM5/10/98
to

>Mia demando: Cxu hispanaj esperantistoj deziras havi APARTAN
>novajxgrupon ?

Mia demando: cxu hispanaj, nederlandaj aux alilandaj esperantistoj
deziras havi APARTAJN, asociojn, bultenojn (ecx nacilingvajn),
kulturajn arangxojn, ktp?

Mia respondo (al MIA demando): jes, tio okazas de antauxlonge kaj
neniu demandis sin cxu estus bona afero ke ekzistu naciaj kaj lokaj
esperantajxoj.

Mia respondo (al VIA demando): Jes, cxar se oni konsentas la superan
konkludon oni konsentu cxi tiun. Do, APARTA forumo estas racia deziro.


>Cxu ili ne sentas sin HEJME en pli granda internacia novajxgrupo ?

Mi estas ano de UEA kaj mi sentas min HEJME; sed tio ne malebligas min
aparteni ankaux al HEF. :-)

>Provu foje viziti "soc.culture.esperanto" au "alt.uu.esperanto.misc" !

Mi, de antaux kelkaj monatoj, jam sekvas vian konsilon kaj mia
konkludo estas: la forumo "soc.culture.esperanto" estas rubujo kien
oni metas: vanajn, naivajn, amatorajn, senzorgajn proponojn pri lingva
reformo, fanatikajn (mal)apogojn al Esperanto, fanatikajn (mal)apogojn
al alia IL-oj, malicajn mesagxojn, spamojn, firespondojn kaj aliajn
stultajxojn kiuj TUTE NE interesas min.
Nur 10%, aux ecx malpli, estas konservinda aux utila materialo kaj,
por atingi gxin, oni devas malspari multe da tempo en
"malapudigi-la-grenon-el-la-fajno" tasko.
Pro tio ne estas efike ke lokaj grupoj dissendu siajn novajxojn per
"soc.culture.esperanto". Plue, ecx ni povus gxeni aliajn
SCE-forumanojn; ekz: cxu estas interesa por vi la japana pupteatrajxo
kiu okazos en Madrido je la 11a de majo, lunde, organizita de HEF kun
esperanta - hispana konferenco?
En APARTA forumo oni povas pliefikigi la informfluadon kaj samtempe
malkreskigi la neinteresindan procenton al 50% proksimume (ankoraux
restos io ne utila por iu; ekz. por la gelogxantoj en Valencio eble ne
estas interesa la antauxa kulturarangxo en Madrido, cxar ili ne povos
cxeesti). Tio igxas la tasko filtri cxies interesajxon malpli pena.

Se iu el la novaj geforumanoj de "alt.esperanto.principiante" havas
ion internacie interesan, ne dubu ke li/sxi posxtos en SCE-n.

Amike salutas vin,


+ Manuel Pancorbo
+ mpancor (će) sr.uned.es
+
+ Kontraý la nescio, la Dioj mem, ću vane strebadas?


0 new messages