Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-08-23, -20, -19

1 view
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Aug 24, 2020, 11:42:38 PM8/24/20
to


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-08-23, dim
Mateo 16:13-20 "Vi estas la Kristo, la filo de la vivanta Dio"
La kredkonfeso de Simono Petro; pri la dua internacia tago de UN de la viktimoj de perforto surbaze de religio aŭ kredo; la deka datreveno de la masakro de 72 migrantoj en centra Meksikio, kaj la 4a datreveno de la tertremo kiu skuis centran Italion; telefonvoko de proksimiĝo al la episkopo de Pemba en Mozambiko, minacata de teroristoj; mesaĝo pri la suferoj pro la pandemio, atesto de unu familio
Malavio: Spiraparatoj transdonitaj; Ĉeĥa Respubliko: Kardinalo Duka benis la restarigitan marialan kolonon en la placo de la malnova kvartalo de Prago; Libio: Pozitivaj komentoj pri la nova batalhalto.

2020-08-20, ĵaŭ
Letero al la Papa Mariala Akademio Internacia pri la starigo de fako por analizo kaj studo de krimaj kaj mafiaj fenomenoj; mesaĝo por la naŭtaga preĝado en Argentino de la Komunumo de Sankta Ramon Nonato, patrono de akuŝintinoj; intervjuo kun frato Alois, la prioro de la Komunumo Taizé en la 80a datreveno de ĝia fondo
Ukrainio: La unua preĝejo dediĉita al Sankta Johano Bosco (1815-1888); Belorusio: Momento de granda unueco de la eklezioj favore al paco en ilia lando; Malio: La lando sub armea regado, la episkopoj pretigas paŝtistan planon por helpi la popolon; Sud-Afriko: Deklaro de la episkopoj pri kazoj de senrajta alproprigo kaj koruptemo koncerne la monfonduson por kuraci la infektitojn je Covid-19; Peruo: Instigo al latinamerikaj registaroj ratifi la akordon de 2018 pri naturmedia justeco
Prilingvaj informoj: Fronte al la ĵusdata reapero de Covid-19 en Oceanio, la Medicina Asocio de la Pacifika Insularo serĉas pli da sanitaruloj kiuj regas la pacifikajn lingvojn.

2020-08-19, mer
En la serĉo por kuracado kontraŭ la koronoviruso, atenti ankaŭ la plej bezonantajn
MOS kaj la universala disdono de eventuala vakcino; Londono: Rekomenciĝis intertraktoj kun EU pri la kondiĉoj de la Briteliro; Malio: Ŝtatrenverso, intencoj de la armeo; Mjanmaro: Konferenco por paco kaj unueco inter la diversaj etnaj grupoj de la lando; Maŭricio: Ŝipanoj arestitaj, japanaj fakuloj venas por helpi savi la naturan medion.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html

0 new messages