Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-05-24, -21, -20

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
May 25, 2020, 5:23:43 PM5/25/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-05-24, dim
Johano 17:1-11 ("Gardu en Via nomo tiujn, kiujn vi donis al mi")
En la soleno de la Ĉieleniro de Jesuo: pri la lasta renkontiĝo kun Jesuo (Mateo 28:16-29); subteno, amemo, preĝo kaj proksimeco al la katolikaj fideluloj en Ĉinio en la festo de Maria, Helpantino de Kristanoj; preĝo por ĉiuj disĉiploj de la Sinjoro kiuj laboras por la paco, la malriĉuloj, la kreaĵaro kaj por la kuraco de ĉiaj malsanoj; amema kaj elkora saluto al la salezanoj kaj salezaninoj; pri la 54a Monda Tago de la Komunikiloj; memorigo pri la 5a datreveno de la encikliko Laudato si, sekvos tuta jaro dediĉita al medito pri la prizorgo de la kreaĵaro; pro la koronvirusa krizo, papo Francisko devis prokrasti sian viziton al "la Lando de la Fajroj", severe poluciita regiono apud Napolo; je la 1a de junio estos remalfermitaj la vatikanaj muzeoj; en la islama mondo finiĝis la ĉiujara fastado Ramadano.

2020-05-21, ĵaŭ
Pri la fundamentoj de la kristana misio: La anonco de la evangelio estas alia afero ol prozelitismo; parolado al delegacio de atletoj, mondonaco al du hospitaloj; Jemeno: 30 jarojn post la fondo de la respubliko; Kamboĝo: Memortago de la masakroj faritaj de la Ruĝaj Ĥmeroj; Brazilo: La indiĝenaj popoloj de Amazonio turnis sin rekte al UN.

2020-05-20, mer
La preĝo kaj la mistero de la kreaĵaro; la festo de la Ĉieleniro de Jesuo, invito al misiado (Mateo 28:16-20) ... Videomesaĝo al la gejunuloj de Krakovo en la 100a datreveno de la naskiĝo de papo Johano Paŭlo la Dua
Konversacio inter Saeb Erekat kaj la vatikana sekretario por la rilatoj kun la ŝtatoj, ĉefepiskopo Gallagher, pri la ĝisdataj pluevoluoj en la palestinaj teritorioj; forpasis pastro Adolfo Nicolas, iama superulo de la Jezuitoj; Burundio: Nacia elektado malgraŭ la pandemio.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html

0 new messages