Unika ponto inter landoj kaj konfesioj
Laux nombro de la pagxoj, la nova ekumena pregx- kaj kantlibro "ADORU"
superas ecx Plenan Ilustritan Vortaron. Tamen ADORU impresas ne nur per
la kvanto de sia enhavo, sed ankaux per la kvalito. Sur 1.472 pagxoj gxi
entenas kantojn, pregxojn kaj liturgiajn tekstojn el multaj lingvoj kaj
kulturoj, kaj samtempe el diversaj kristanaj konfesioj. Cxio cxi estas
bone elektita, bonstile tradukita (parte ankaux originale verkita),
profesi-nivele kompostita kaj bonkvalite presita sur maldika, 33-grama
papero.
ADORU estas unu el la malmultaj ekzemploj por tio, ke esperanta verko
povas multrilate superi siajn nacilingvajn ekvivalentojn. Gxi estas pli
ampleksa ol ekzemple la germana "Gotteslob", enhavas ankaux multajn
modernajn kantojn, prezentas multajn perlojn el aliaj kulturoj (inter
kiuj mi jam tre sxatas ekzemple la polan "Nigra Madono" kaj la cxehxan
"Semanto"), provizas la kantojn per pli detalaj notoj - kaj estas
ekumena.
Tiamaniere ADORU montras ankaux, ke esperantistaj kristanoj antauxas la
neesperantistajn en ekumena kunlaboro. Dum la eklezioj en la diversaj
landoj plu eldonas siajn katolikajn, evangeliajn aux ortodoksajn
kantlibrojn aparte, ADORU ebligas al siaj uzantoj konatigxi kun la
trezoroj de cxiuj kristanaj konfesioj samtempe. Gxi estas mejlosxtono
survoje al la unueco de la kristanoj.
Ulrich Matthias
IKUE kaj KELI: ADORU, Ekumena Diserva Libro, Eldonejo Ponto, [Speyer]
2001, ISBN 3-9803793-5-3, havebla cxe Bernhard Eichkorn, Romaeusring 20,
78050 Villingen, Germanio, <Bernhard...@esperanto.de> aux cxe
esperantaj libroservoj je EUR 19,80 (kun leda kovrilo: EUR 48,--).
*********************************************************
Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden
Tel. +49-611-466712;
Retposxto: <Ulrich....@t-online.de>
http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/hejmo.htm
*********************************************************