Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-09-06, -03, -02

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Sep 7, 2020, 5:16:37 PM9/7/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-09-06, dim
Mateo 18:15-20 "Se via frato pekos kontraŭ vi ..." ... Igi la fratan korekton sana kutimo ... Papo Francisko vizitos Asizon en oktobro kaj subskribos sian novan enciklikon Fratelli Tutti (Ĉiuj fratoj) dediĉita al la temo de frateco kaj socia amikeco; aŭdienco kun la ĉampionoj de diversaj sportoj kiuj kunlaboris por la aŭkcio "Ni kuras kune"; Kardinalo Parolin ĉeestis la tagon por preĝado kaj fastado por Libano.

2020-09-03, ĵaŭ
Pri la tuteca ekologio ... Kondolenco al la eklezio en Nederlando pro la forpaso de kardinalo Simonis ... Belorusio: La episkopoj esprimis solidarecon al ĉefepiskopo Tadeusz Kondrusiewicz al kiu estas malpermesite reeniri en la landon; Gvineo, Ebura Bordo kaj Tanzanio: Politikaj kaj sociaj streĉoj en balotaj kampanjoj; Sudano: Pacakordo kun ribelanta grupo estigis grandan ĝojon en la eklezio; Papuo-Novgvineo: La ĉasado aŭ persekutado al sorĉistinoj ne ĉesis.

2020-09-02, mer
Rekomenciĝis la ĝeneralaj aŭdiencoj; por eliri pli bonaj el la nuna krizo, oni devas kune agi, revekante solidarecon; pri la 40a datreveno de la pola sindikato Solidareco; elkora alvoko por Libano, invito al universala tago de preĝo kaj fastado por tiu lando
Mesaĝo por la monda preĝotago por la prizorgo de la kreaĵaro.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages