Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-07-26, dim
Mateo 13:44-52 (La trezoro kaŝita en la kampo) ... Pri la paraboloj de la trezoro kaŝita en la kampo kaj la multevalora perlo; en la festoj de Sanktaj Joakimo kaj Anna, la geavoj de Jesuo, invito al gejunuloj ne forgesi siajn radikojn; ĝojiga informo: batalhalto ĉe la landlima regiono Donbaso ... Brazilo: Amazoniigu Vin estas la titolo de kampanjo favore al Amazonio.
2020-07-23, ĵaŭ
Letero al juna hispana pilgrimanto; Vatikanurbo: Denove alvenis ŝarĝaŭto kun manĝaĵoj por la malriĉuloj; Romo: Momento de monda preĝado interrete fare de gereligiuloj; Vieno: Finiĝis konferenco kontraŭ homvendado; Malio: Delegacio de ŝtatestroj de la Ekonomia Komunumo de Okcidentaj Afrikaj Ŝtatoj celas solvi la disputon inter la registaro kaj la opozicio; Etiopio: Akvopleniĝis la baseno estigita de la granda digo konstruita ĉe la Blua Nilo, protestoj de Sudano kaj Egiptio; Palestino: La minora seminario de la Latina Patriarkejo anoncis ke studkursoj ne okazos dum la venonta akademia jaro; Turkio: Sankta Sofia estas remalfermiĝonta kiel moskeo sub bizancaj ikonoj; Usono: Preĝejoj bruligitaj, statuoj de Kristo kaj Maria difektitaj.
2020-07-22, mer
Vizito al matenmanĝo kun infanoj kaj gejunuloj: Trovu novajn amikojn por amuziĝi; Recovery Fund, historia interkonsento inter membroj de la Eŭropa Unio; Francio: Kontraŭstaro al leĝprojekto pri bioetiko; Kamerunio: Aperas ebleco de solvo de la delonga konflikto inter la registaro kaj la separatistaj milicioj; Pakistano: La papa fondaĵo Helpo al la Suferanta Eklezio decidis disdoni plimulton de siaj helpiloj al kristanoj kun malalta salajro kaj la ceterajn al vundeblaj grupo - juĝproceso de forkaptinto de katolika knabino; Peruo: Per interreto okazis la unua monda asembleo por Amazonio ... Scienco: Tri sinsekvaj esplorsondiloj estas senditaj al Marso.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html