Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-06-28, dim
Mateo 10:37-42 "Kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos"
La distingaj trajtoj de la kristana vivo: servado kaj dankemo, ne personaj interesoj, nek alligiteco al familio aŭ kariero; preĝoj por lokoj de konflikto, inter ili Sirio kaj Jemeno, kaj por loĝantoj de okcidenta Ukrainio, trafitaj de inundegoj ... Tridek kvin spiraparatoj estas donacitaj al suferantoj en landoj plej grave trafitaj de la pandemio ... Tanzanio: Lernejoj remalfermiĝos post preskaŭ 3 monatoj; Filipinoj: Baldaŭ ekvalidos nova leĝo kontraŭ terorismo.
2020-06-25, ĵaŭ
Donaco de viruso-testiloj al la ministerio pri sano de Gazao kaj al aliaj landoj; sanitaraj rimedoj senditaj al Peruo en iniciato kune realigita de Vatikano kaj la princo de Abu-Dabio; Vatikanurbo: Nova direktivaro pri katekizado; Sud-Sudano: La eklezioj kondamnas murdojn kaj detruojn en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la lando - la politika kaj socia fono; Afriko: Neaŭskultitaj restas la alvokoj al batalhalto en la tempo de la pandemio; Koreio: Sep dek jarojn post la eksplodo de la Korea Milito, la eklezioj invitis preĝi por la vera paco en la korea duoninsulo ... Prilingva informo: Oficiala agnosko de minoritataj lingvoj de Albanio.
2020-06-24, mer
Ĉiuj homoj ofte pekas pro malkohereco, sed la preĝo donas unuecon: la ekzemplo de reĝo Davido; proksimeco al la viktimoj de forta tertremo en suda Meksikon; pri la liturgia memoro de Sankta Johano la Baptisto
Daŭras la bonfara aŭkcio "Ni kuras kune", aparta dankemo al Alex Zanardi; Pakistano: Estas trovita spuro de malnova kristana ĉeesto en norda Pakistano.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html