2020-10-11, dim
Mateo 22:1-14 (La parabolo pri la nupta festeno) ... Mirinda festo de amo kaj komunio, la projekto de Dio por la tuta homa familio; granda doloro pro la rompo de la batalhalto inter Armenio kaj Azerbajĝano; proksimeco al la loĝantaroj trafitaj de la brulegoj en multaj regionoj; invito preĝi por ke la laikaj fideluloj, precipe la virinoj, pli multe partoprenu en la respondecoj institucioj de la eklezio; pri la beatproklamo de Carlo Acutis (1991-2006); subtene al iniciato aranĝita de la fondaĵo Helpo al la Suferanta Eklezio.
2020-10-08, ĵaŭ
Parolado al reprezentantoj de Moneyval: La neceso realigi puran financon; mesaĝo al la virina konsilio de la papa konsilio por kulturo; videomesaĝo pri edukado kaj la tutmonda pakto por edukado ... La Konferenco de Eŭropaj Eklezioj petas pligrandigon de la klopodoj por daŭra paco kaj solvo inter Armenio kaj Azerbajĝano; DR Kongo: Dek jarojn post la prezento de raporto de UN pri la malrespekto de homaj rajtoj; Libano: La maronitaj episkopoj favoras la anoncitajn intertraktojn peratajn de UN por la limfiksado de la surmara landlimo inter Libano kaj Israelo sed bedaŭras la senmovecon de la registaro pri la kaŭzoj de la havena eksplodo kaj la necesa rekonstruado; Bolivio: Prezidanta elektado, alvoko por paca kaj travidebla kampanjo.
2020-10-07, mer
Paŝtista instruo pri la preĝado: la ekzemplo de la profeto Elija (1 kaj 2 Reĝoj)
Centrafrika Respubliko: Milionoj da civitanoj bezonas humanecan helpon kaj protekton; Malio: Portempa registaro nomumita; Irako: Peto por faka komisiono pri la kontraŭleĝaj eksproprietigoj kiujn suferis kristanoj en la provinco Dohuk de Kurdistano; Jemeno: La malkresko de la internaciaj monhelpoj grave efikas malpozitive por milionoj da civitanoj; Pakistano: False akuzita kristano estas absolvita.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html