Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-07-12, -09, -08

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Jul 13, 2020, 5:39:19 PM7/13/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-07-12, dim
Mateo 13:1-23 "Aliaj semoj falis sur la bonan teron kaj donis frukton" ... Por alporti bonajn fruktojn al ni kaj niaj gefratoj, ni devas akcepti la Parolon de Dio kaj fariĝi fekunda grundo ... Amema saluto al ĉiuj, kiuj laboras sur la maro en la Internacia Tago de la Maro: post la retransformo de Sankta Sofia en moskeon, "mi pensas al Sankta Sofia, kaj mi estas tre malĝojigita" ... Proksimeco, preĝado, akompano al grupo de paroĥestroj en malriĉaj kvartaloj de Buenos Aires ... Japanio: Pluvegoj daŭras kun inundoj kaj terfalegoj en multaj regionoj; Usono: Estas prokrastita la unua ekzekuto post 17 jaroj laŭ la federacia juro.

2020-07-09, ĵaŭ
La pandemio: Oxfam raportas ke antaŭ la fino de la nuna jaro, dek du mil homoj ĉiutage povus morti pro malsatego estigita de la pandemio; La nombro de kontaĝitoj en Amazonio superis duonmilionon; Libano: "Ni batalas ĉiutage kontraŭ malriĉeco kiu kreskas antaŭ niaj okuloj"; Egiptio: La dato de ilia inaŭguro ankoraŭ ne estas konata sed jam videblas la siluetoj de la preĝejo kaj moskeo konstruataj unu apud la alia en nordorienta Kairo; Eburbordo: Sekvaĵoj de la morto de la ĉefministro; Sud-Sudano: Situacio de la plej malgranda lando de Afriko kiu naskiĝis antaŭ 14 jaroj; Pakistano: La krizo de la pandemio ne ĉesigas perfortajn eventojn nek diskriminacion kontraŭ la religiaj minoritatoj; Usono: Episkopoj, religiaj gvidantoj kaj fideluloj petis al prezidanto Trump haltigi kvar ekzekutojn kiuj okazos en julio kaj aŭgusto; Kolombio: La plej granda gerila grupo kiu aktivas en la lando petis batalhalton pro la pandemio.

2020-07-08, mer
Datrevena meso sep jarojn post la historia vizito de papo Francisko al la insulo Lampedusa ... Germanio: La funebra rito por monsinjoro Georg Ratzinger, persona mesaĝo de lia frato Benedikto la 16a; Vatikanurbo: Unua oficiala vojaĝo - tiu al Francio - por la vatikana ŝtatsekretario kardinalo Pietro Parolin post la apero de la pandemio; Romo: Du siamaj dunaskitoj sukcese apartigitaj ĉe la pediatria hospitalo Infano Jesuo ... Prilingva informo: La konstitucia kortumo de Ukrainio ekzamenas la leĝon pri la ukraina kiel la oficiala ŝtata lingvo por konstati ĝian konstituciecon.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages