Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-07-05, dim
Mateo 11:25-30 ("Mi vin gloras, ho Patro, ke tion vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj") ... Jesuo petas al ĉiuj bonavolaj homoj fariĝi malgrandaj, mildaj kaj korhumilaj ... Laŭdo por rezolucio de la Sekureca Konsilio pri tutmonda batalhalto por alfronti la detruon de la pandemio; beno por la granda pilgrimo de la pola Radio Maria al Czestochowa; Tvitera mesaĝo por la Internacia Tago de la Kooperativoj; simbola mondonaco al la Monda Nutrada Programo ... Istanbulo: En la ortodoksa mondo leviĝis pluraj voĉoj post la anonco ke Sankta Sofia povus refariĝi islama kultejo.
2020-07-02, ĵaŭ
Propeta preĝo por monsinjoro Georg Ratzinger kaj por lia frato
Zorgado de la Sankta Seĝo pri eblaj unuflankaj agoj kiuj povus endanĝerigi la serĉon de paco inter israelanoj kaj palestinanoj ... Turkio: Decido de la Ŝtata Konsilio pri la statuso de Sankta Sofia; Ruslando: Plimulto aprobis la reformon de la landa konstitucio, interalie pri la mandatoj de la prezidanto; DR Kongo kaj Somalio en la 60a jaro de sendependeco; Pakistano: Estigis doloron la mortigo de Nadeem Joseph, kristano kiu aĉetis domon en islamana kvartalo; Venezuelo: Estas anoncite, ke parlamenta balotado okazos ene de la nuna jaro.
2020-07-01, mer
Mesaĝo al la Katolika Gazetara Asocio de Usono kaj Kanado: En epoko karakterizita ankaŭ de dividoj, necesas komunikiloj kaj homoj kapablaj konstrui pontojn kaj defendi la vivon; meso en la soleno de la du apostoloj de Romo, Sanktaj Petroj kaj Paŭlo: ĉiuj kredantoj estas vokataj de Kristo lasi sin esti pridemanditaj de la evangelio kaj fariĝi profetoj - aparta proksimeco kun la ortodoksa patriarkejo de Konstantinopolo; klarigi la administradon de la fabriko de Sankta Petro; naskiĝis la eklezia konferenco de Amazonio; forpasis 96-jaraĝa Georg Ratzinger, la frato de la emerita papo Benedikto la 16a ... Turkio: Laŭ patriarko Bartolomeo, la eventuala retransformo en moskeon de Sankta Sofia puŝos milionojn da kristanoj en la mondo kontraŭ islamo; EU: Miliardoj da eŭroj por la subteno de la estonteco de Sirio kaj de la ĉirkaŭa regiono; Usono: En nova alvoko, la katolikaj episkopoj staras kontraŭ mortopuno
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html