Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-05-31, dim
"Paco al vi: Ricevu la Sanktan Spiriton. Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj" (Johano 20:19-23) ... La vortojn "Paco al vi" oni devas taksi pli ol saluto; preĝo por la eklezio kaj la socio en Amazonio; en Italio oni solenas la nacian tagon de la mildigo por akceli solidarecon; la neceso de la lumo kaj forto de la Sankta Spirito, precipe en la nuna krizo ... La meso de Pentekosto celebrita antaŭ 50 fideluloj: la Sankta Spirito, unueco en la eklezio kaj la tri malamikoj fronte al niaj koroj; papo Francisko trapreĝis la Rozarion kun televida kunligo kun marialaj pilgrimlokoj; "Jen mi, sendu min": mesaĝo por la Monda Misiista Tago en oktobro.
2020-05-28, ĵaŭ
Vatikanurbo: Letero al pastro Camillo Ripamondi, la direktoro de la jezuita servo Centro Astalli por rifuĝintoj; EU: La impona ekonomia plano por alfronti la krizon kaŭzitan de la pandemio ricevis pozitivan pritakson de la episkoparaj konferencoj de la eŭropa komunumo; Bangladeŝo: tri mil malliberuloj estas liberigitaj pro la pandemio; Sud-Koreio: Striktaj limigoj restarigitaj pro nova ondo da koronvirusaj kontaĝoj; Usono: La mortintoj pro la pandemio atingis cent mil, debato pri helpo al la trafitoj; Kolombio: Peto alfronti la pandemian krizon en la malliberejoj.
2020-05-27, mer
La preĝo estas barilo kontraŭ la inunda ondo da malbono en la mondo, kaj fuĝo por la homo: la lecionoj de la libro Genezo ... Dekretoj pri novaj sanktuloj kaj beatuloj, inter ili Charles de Foucauld (1858-1916); mesaĝo al la episkopoj de Britio okaze de la Tago por la Vivo; en la venonta soleno de Pentekosto, papo Francisko celebros meson en la vatikana baziliko sen la partopreno de la fideluloj kaj poste preĝos la Regina Coeli antaŭ limigita nombro da ĉeestantoj en Placo Sankta Petro; trapreĝo de la rozario kun tutmonda rekta televida elsendo estos konfidita al reprezentantoj de la diversaj sociaj tavoloj trafitaj de la pandemio ... Betlehemo: La Baziliko de la Naskiĝo de Jesuo remalfermiĝis post 80 tagoj; Venezuelo: Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Banko por Investado kaj kontribuis subvenciojn al Venezuelo kaj al landoj kiuj gastigas rifuĝintojn el ĝi.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html