Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-05-17, -14, -13

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
May 18, 2020, 6:43:45 PM5/18/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-05-17, dim
"Mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton" (Johano 14:15-21); la observo de la Ordonoj kaj la promeso de la Sankta Spirito; amemo kaj dankemo en la 100a datreveno de la naskiĝo de Sankta Johano Paŭlo la Dua (1920-2005); konsiloj pri la publikaj liturgioj kiuj estas rekomenciĝontaj en Italio, kaj pri Unuaj Komunioj kiuj ankoraŭ estas malpermesataj; la semajno de la encikliko Laudato si pri la graveco zorgi pri nia komuna domo; preĝo por tiuj, kiuj plenumas purigadajn servojn; la Sankta Spirito instruas kiel aliri al la Patro kiu igas nin gefratoj; aperis itallingva libro Dio Estas Ĝojo verkita de Chiara Amirante kun kontribuo de papo Francisko.

2020-05-14, ĵaŭ
Tago de preĝado por peti al Dio la finon de la pandemio ... Vatikanurbo: 200 mil usonaj dolaroj por stipendioj en Libano; Sud-Sudano: Ŝajne sukcesaj estas decidoj faritaj por kontraŭbatali la pandemion, komenciĝis delikata politika pacprocezo; Jemeno: La apero de la koronoviruso estas plua bato por la turmentata popolo kiu ne povas supervivi sen eksterlanda helpo; Brazilo: Manko de rimedoj por kontraŭbatali la pandemion endanĝerigas la indiĝenojn de Amazonio; Bolivio: La eklezio kondamnis la decidon de la registaro rajtigi transgenajn kultivaĵojn.

2020-05-13, mer
Pri la karakterizoj de la kristana preĝo; tago dediĉita al preĝo, fastado. kaj karitataj agadoj kontraŭ la pandemio; en la 100a datreveno de la naskiĝo de Sankta Johano Paŭlo la dua; instigo al preĝalvoko en la tago de la soleno de la unua apero de la Virgulino Maria en Fatimo (1917) ... Preĝo por studentoj kaj instruistoj; finiĝis la rektaj elsendoj de la mesoj en Domo Sankta Marta
Vatikanurbo: Prezento de la mesaĝo por 160a Monda Tago de la Migrantoj kaj Rifuĝintoj; Pandemio: Raporto de Oxfam pri la koronviruso en konfliktantaj regionoj de la mondo.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages