2020-10-18, dim
Mateo 22:15-21 (Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro) ... La insida demando de la fariseoj , ĉu estas laŭleĝe doni tributon al Cezaro; granda ĝojo kaj dankemo pro la liberigo de pastro Pierluigi Maccalli kune kun tri aliaj ostaĝoj en Niĝerlando; pri la tragika krizo en Libio kaj la fiŝkaptistoj kiuj estas blokitaj tie dum unu monato; la Misiista Tago kaj ĝia temo "Jen mi, sendu min": teksistoj de frateco ... Papo Francisko akceptis aŭdience reprezentantojn de la italaj ĝendarmoj; je la ĉeesto de reprezentantoj de ĉiuj religioj, la papo partoprenos la 34-an kunvenon de preĝo por la paco .... Historia tago por Israelo kaj Barejno: konkretigo de la reciprokaj diplomatiaj rilatoj.
2020-10-15, ĵaŭ
Relanĉo de la Tutmonda Pakto pri Edukado ... Nova prefekto por la Kongregacio pri la Aferoj de la Sanktuloj; kardinalo Rodríguez Maradiaga, ĉefepiskopo de Tegucigalpa, Honduraso, estas konfirmita kiel kunordiganto de la konsilio por helpi la papon pri la nova konstitucio por la roma kurio, ankaŭ konfirmitaj estas la aliaj membroj de la konsilio ... Monda Tago de la Manlavado: En 43% de lernejoj, mankas instalaĵoj por lavi manojn per akvo kaj sapo; Monda Tago de Nutrado: Pro la pandemio, la pli vundeblaj homoj estas des pli senigitaj je la rajto havi manĝaĵon, alvoko al ago fare de la monda komunumo; Hispanio: Malgraŭ la pandemio, okazos la pilgrimo de la junaj eŭropanaj al Santiago en decembro; Niĝerio: La polico supozeble ne plu uzos perforton kontraŭ manifestaciantoj; Sud-Sudano: Deklaracio de principoj kiu fiksos la temojn de la intertraktoj por la estonteco de la lando; Tajlando: La registaro respondas al amasaj popolaj manifestacio per la renovigo de la esceptostato; Srilanko: Religiaj kaj civilaj gvidantoj malakceptas proponitan amendon de la konstitucio kiu minacos demokration en la lando.
2020-10-14, mer
La psalmaro, libro konsistanta el preĝoj por homoj de ĉiuj kondiĉoj kaj ĉiuj epokoj, ekzemplo el la renkonto kun la gepatroj de la murdita pastro Roberto Malgesini; rekomendo respekti la normojn kontraŭ la viruso Covid-19
Denova kunsido pri la reformo de la roma kurio; prezento de la mesaĝo de papo Francisko por la Monda Misiista Tago ... EU: La kunsido de la Eŭropa konsilio okazos en la malfacila kunteksto de la pandemio kaj la Briteliro; Sud-Koreio: Koreaj misiistoj al Germanio, Japanio kaj Ameriko
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html