Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-10-04, dim
Mateo 21:33-43 (La regno de Dio estos donita al nacio kiu liveros ĝiajn fruktojn) ... Pri la parabolo de la murdantaj kultivistoj; ... En la festo de Sankta Francisko el Asizo, la prezento de la nova encikliko Fratelli tutti (Ĉiuj fratoj).
2020-10-01, ĵaŭ
Komentoj pri la vizito al Vatikano de la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo por renkonti la papan ŝtatsekretarion kardinalon Pietro Parolin kaj la sekretarion por la rilatoj kun la ŝtatoj ĉefepiskopon Paul Gallagher; simpozio pri religia libereco en la usona ambasadorejo ĉe la Sankta Seĝo, respondoj al demandoj pri religia libereco kaj Ĉinio ... Eburbordo: Komenciĝis la konstrulaboroj de la Urbo de la Paco; Niĝerio: La katolikaj episkopoj atentigas ke senlaboreco kreskas kaj ŝajne mankas plano por rebonigi la ekonomion; Brazilo: Estas publikigita raporto pri perforto kontraŭ la indiĝenaj popoloj; Argentino: Financado por nova iniciato de la argentina Karitatagado favore al malriĉaj kvartaloj; Papuo-Novgvineo: Enoficiĝis la unua ĉefepiskopo de la diocezo Rabaul naskita en la regiono.
2020-09-30, mer
Necesas kuracado ankaŭ kontraŭ la soci-ekonomiaj virusoj; pri la Apostola Letero Scripturae Sacrae affectus (Devoteco je la Sanktaj Skriboj) kaj la ekzemplo de Sankta Hieronimo ... La temo por la 55a Monda Tago de la Socikomunikiloj; intervjuo de revuo kun Papo Francisko pri la pandemio, ĝiaj efikoj, kaj la mondo post ĝi ... Vatikanurbo: Komenciĝis la vizito de la reprezentantoj de Moneyval; Romo: La unua internacia tago por sentivigo pri la perdo kaj malŝparo de manĝaĵo; Irako: La poŝto emisiis poŝtmarkojn dediĉitajn al preĝejoj de la lando apartenantaj al diversaj kristanaj konfesioj.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html