Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-08-30, -27-, -26

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Aug 31, 2020, 5:20:24 PM8/31/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-08-30, dim
Mateo 16:21-27 "Iru malantaŭ min Satano!" ... La nekompreno de la disĉiploj kaj la skandalo de la kruco; zorgado pri la orienta Mediteranea Maro minacataj de malstabileco, alvoko al konstrua dialogo kaj respekto de la internacia juro - la interesoj de Greklando kaj Turkio; pri la preĝotago por la prizorgo de la kreaĵaro kaj la Jubileo de la Tero; inciatoj en Maŭricio por protekti la naturmedion kontraŭ la sekvaĵoj de elverŝo de petrolo ... Papo Francisko havigis termometrojn al la ĉefdiocezo de Panamurbo por la batalo kontraŭ la pandemio; nova eldono de la itallingva meslibro.

2020-08-27, ĵaŭ
Urugvajo: Termometroj donacitaj por la kuraco de infektitoj; UN: Interveno dum kunsido pri la venontsabata internacia tago kontraŭ nukleaj testadoj; Belorusio: Kondamnoj koncerne la agadon de la kontraŭtumultaj trupoj kiuj blokis la pordojn de preĝejo en Minsko; Liberio: Krom la pandemio, aliaj malbonoj afliktas la loĝantaron de la lando; Argentino: La Karitatagado prezentis la bilancon de la ĉi-jara monkolekto, unuafoje farita sole per Interreto; Kolombio: Post la murdoj de kvin adoleskantoj, dokumento estas sendita al la komitato de UN por la rajtoj de infanoj kiu denuncas praktikojn de rasismo kaj ekskludo - la situacio de venezuelaj migrantoj ĉe la kolombia -venezuela landlimo; Unicef: Raporto pri la sekvaĵoj de la fermoj de lernejoj.

2020-08-26, mer
La pandemio kaj la gravaj postsekvoj de maljusta ekonomia kresko; memore pri la vizito al la pilgrimloko Czestochowa; anonco pri la translokiĝo de la ĝeneralaj aŭdiencoj
Gazao: Konstantaj bataloj inter la israela armeo kaj Hamas, intervjuo pri la situacio de la loĝantoj; Sankta Lando: Preskaŭ finiĝis la rebonigaj laboroj en la Baziliko de la Naskiĝo en Betlehemo; Afriko: La kontinento estas libera de unu specio de poliomjelito; Mjanmaro: La pacokonferenco donis pozitivajn politikajn fruktojn; Usono: Protestoj kaj konfliktoj pligraviĝas en Viskonsino, pluaj ekzekutoj laŭ la federacia juro.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages