Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-06-21, -18, -17

2 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Jun 22, 2020, 5:14:13 PM6/22/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-06-21, dim
Mateo 10:16-33 "Prefere, timu tiun kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon"
La timo estas unu el la pli malbelaj malamikoj de nia kristana vivo; penso pri la Monda Tago de la Rifuĝintoj, la naturmedio dum la pandemio, kaj patroj; la gejunuloj konfidita al la propeto de Sankta Luizo Gonzaga
Papo Francisko akceptis aŭdience delegacion de la norditaliaj regionoj plej trafitaj de la pandemio; tri novaj alvokoj en la Litanio de Maria ... La emerita papo Benedikto la dek-sesa revenos al Vatikano, pasiginte kelkajn tagojn kun sia frato Georg kiu malsanas.


2020-06-18, ĵaŭ
Mesaĝo de konsolo kaj kuraĝigo, de atento kaj proksimeco al maristoj kaj fiŝkaptistoj ... Vatikanurbo: La emerita papo Benedikto la Dek Sesa vizitas sian fraton apud Regensburg, Germanio; Vatikanurbo: Nova dokumento proponas orientiĝon al katolikoj sed ne nur, kaj vokas ĉiun kristanon al sana rilato kun la kreaĵaro; Brazilo: Unu signo de espero en la pandemio; Ĝenevo: Preskaŭ ok dek milionoj tutmonde estas devigitaj forlasi siajn devenregionojn.

2020-06-17, mer
Preĝi por la homoj, malgraŭ iliaj mankoj aŭ ilia disiĝo el Dio: Moseo kaj la fandita bovido (Eliro 32); pri la atesto de la portugala diplomato Aristides de Sousa Mendes (1885-1954), savinto de miloj da persekutatoj; memore pri Sankta Albert Chmielowski (1845-1916), modelo de frata amo; pri la soleno de la Sankta Koro de Jesuo ... Pakistano: Formala protesto post anonceto pri serĉo por neislamanaj purigistoj en sanitaraj medioj; Usono: La supera kortumo haltigis lastmomente la ekzekuton de mortokondamnito en Teksaso pro malpermeso de kapelano; Unesko: Raporto pri inkluzivigo en la eduko.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages