Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-08-02, -07-30, -07-29

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Aug 4, 2020, 5:14:14 PM8/4/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-08-02, dim
Mateo 14:13-21 "Ĉiuj manĝis kaj satiĝis" ... Sekvi la logikon de Dio: sin taskigi per la aliaj kaj kompati la bezonantojn; tago de plena indulgenco en la franciskanaj preĝejoj kaj paroĥoj; por ferio sub la insigno de la natura medio kaj spiritualeco; ke la institucioj gardu la laborpostenojn; proksimiĝo al la nikaragva popolo post atenco kontraŭ la katedralo de Managvo kiu damaĝis bildon pri Kristo
Monda semajno de paco en Palestino kaj Israelo okazos en septembro; Belorusio: Manifestacioj antaŭ la prezidanteca elektado; Srilanko: Preĝokunvenoj de kristanoj antaŭ la nacia elektado.

2020-07-30, ĵaŭ
La internacia tago por la lukto kontraŭ homvendado: la tutmonda situacio
Betlehemo: En la Sankta Lando, la dua ondo de la pandemio montriĝis pli intensa ol la unua; Hindio: Kreskas kontraŭkristanaj perfortaĵoj; Jemeno: Separatistoj pretas dialogi kun la registaro; Afganio: Tri-taga batalhalto ... Scienca informo: Post UAE kaj Ĉinio, ankaŭ Usono lanĉis mision al Marso.

2020-07-29, mer
Aperis la itallingva libro Komunio kaj Espero pri la krizo de la koronoviruso; Vatikanurbo: Speciala numero pri homvendado de la revuo de la sekcio pri migrantoj kaj rifuĝintoj; Egiptio: Granda funebra doloro pro la morto de d-ro Mohamed Mashally, la kuracisto de la malriĉuloj; Malio: Necerta estas la akcepto de la propono por la solvo de la soci-politika krizo; UN: Ŝoko pro informo pri migrantoj el Sudano mortpafitaj de libiaj trupoj - raporto pri la eventoj travivataj de migrantoj en okcidenta Afriko kaj Mediteraneo.


La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages