Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-06-14, dim
Johano 6:51-58 "Jen la Pano kiu malsupreniris de la ĉielo"; festo de la Korpo de la Sinjoro: Jesuo estas renoviga forto kaj kunuleco; alvoko favore al Libio por relanĉo de la serĉo al ĉesigo de la perforto; komentoj por la Monda Tago de la Sangodonacantoj; prediko en la meso de la Korpo de la Sinjoro.
2020-06-11, ĵaŭ
Amemo, solidareco, preĝo kaj amo al Nia Sinjorino de Aparecida, proksimiĝo al la brazila popolo; statistiko pri la pandemio en Latinameriko; Vatikanurbo: Rekrutoj de la Svisa Gvardio faros sian tradician ĵuron sen la partopreno de familianoj; Francio: Klarigo koncerne la polemikojn pri la rekomenco de publikaj liturgioj, kaj penso pri la viktimoj de seksaj trouzoj; EU: 22 mil homoj mortis pro aŭtomobilaj akcidentoj en eŭropaj stratoj dum 2019; Sankta Lando: Okazis liturgia celebro en Jerusalemo laŭ kontraŭpandemiaj normoj por la festo de la Korpo de la Sinjoro; Israelo-Palestino: La israela supera kortumo deklaris kontraŭkonstitucia la leĝon de 2017 kiu legalizis la judajn koloniojn en Cisjordanio, kontraŭpropono de la Palestina Nacia Aŭtoritato - zorgado de Germanio pri planoj pri aneksado, nerekono fare de Joe Biden; UN: Povus aperi tutmonda nutrada krizo pro la postsekvoj de la pandemio
2020-06-10, mer
Preĝi ne signifas nur percepti Dion kiel amikan kaj proksiman ĉeeston sed ankaŭ renkonti la Sinjoron vizaĝ-al-vizage: la sperto de Jakobo; elkora alvoko en la Monda Tago kontraŭ Infanlaboro; pri la festo de la Korpo de la Sinjoro ... Estas starigita fonduso por la laborantoj de la diocezo Romo kiuj travivas malfacilaĵojn pro la pandemio; mesaĝo por la kvara Monda Tago de la Malriĉuloj en novembro; meso de la Korpo de la Sinjoro ... Eŭropaj kaj afrikaj episkopoj sendis specifajn rekomendojn al EU kaj AU pri la politikaj kaj ekonomiaj rilatoj inter la du kontinentoj; instigoj de la Ekumena Konsilio de la Eklezioj respondi al la krizo estigita de la pandemio; Turkio: La Ŝtata Konsilantaro pritraktos la proponon denove okazigi islaman kultadon en Sankta Sofia.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html