Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-07-19, -16, -15

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Jul 20, 2020, 5:41:08 PM7/20/20
to


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-07-19, dim
Mateo 13:24-43 "Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto" ... La signifo de la parabolo pri la bona semo kaj la lolo; nova alvoko por la paco en la mondo, nova konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano ... Francio: Letero pri la brulego de la katedralo de Nantes; Brazilo: Tria episkopo estas viktimo de la koronoviruso

2020-07-16, ĵaŭ
Vatikanurbo: Manlibro por gvidi tiujn, kiuj devas konstati la veron kiam neplenaĝulo suferas trouzojn fare de klerigo; Francio: Unuafoje, virtuala pilgrimado ĉe Lurdo; Egiptio: ... Proparolantoj de la koptaj eklezioj esprimis zorgadon pro la kreskanta disdonado de libroj kun misgvidaj titoloj pri la Sanktaj Skriboj; Irako: Forta alvoko por ke oni respektu la rajtojn de la kristanoj precipe koncerne geedziĝon kaj religian liberecon; Bolivio: Profunda doloro pro la forpaso de monsinjoro Eugenio Cappellini; Argentino: Dioceza pastro estis murdita en Tucumán; Aŭstralio kaj Bangladeŝo: Aŭstralianoj laboras pro havigi sanitaran helpon kaj subtenon por homaj rajtoj ĉe la rifuĝintoj rohingja en Cox‘s Bazaar ... Informoj pri lingvoj: Fronte al la sanitara krizo, en Italio naskiĝis Language Aid, servo de perkomputila lingva helpo; en Australio post jardekoj fine aperis vortaro kaj gramatiko de la indiĝena lingvo la durga.

2020-07-15, mer
Brazilo: Spiraparato estas liverita al hospitalo en la ŝtato Pará; Libano: Daŭras malfacilaĵoj kaj protestoj kontraŭ la vivkosto kaj la koruptado; Niĝerio: La loka katolika eklezio kaj la nacia registaro kunigas siajn fortojn por batali kontraŭ seksperforto kaj homvendado; Malio: Daŭras sociaj kaj politikaj streĉoj; Filipinoj: De morgaŭ ĝis la fino de aŭgusto, la eklezio okazigos 21-tagan preĝadon por la resaniĝo de la lando; Mjanmaro: Birmaj religiestroj levis urĝan alvokon al ĉiuj politikaj, sociaj kaj religiaj roluloj profiti de la ora ŝanco de la venonta nacia elektado; Usono: Ne daŭris longe la prokrasto de la unua ekzekuto depost 17 jaroj laŭ la federacia juro - lastminute estis interrompita la ekzekuto de alia kondamnito, demenculo.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html

0 new messages