Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana

1 view
Skip to first unread message

esper...@gmail.com

unread,
May 20, 2013, 10:50:24 PM5/20/13
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2013-05-19, dim
Komentario: Johano 14:15-21 (1) ... La meso de Pentekosto: Venki la timon, rezigni je skemoj kaj sekurecoj por malfermighi al la horizonto de Dio; parolado al la movadoj, asocioj kaj komunumoj: "ni re-travivas la sperton de la naskighanta eklezio"; pri la persekutoj kontrau la kristanoj en la mondo; IKUE en Placo Sankta Petro.

2013-05-16, jhau
La malmultaj richuloj farighas pli kaj pli richaj dum la plimulto malfortighas; la eklezio multe bezonas la apostolan fervoron kiu pushas nin antauen kun la anonco de Jesuo ... Chinio: centoj da fideluloj partoprenis la dian liturgion celebritan en Shanhajo de patriarko Kiril de Moskvo; UN: malmola starpunkto che la Ghenerala Asembleo pri la siria krizo - iniciato de Ruslando kaj Usono por okazigi novan konferencon pri la siria situacio; Kambogho: mortiga falo de plafono.

2013-05-15, mer
La vero ne estas posedajho; la vero estas renkonto; pri la kunligo inter Buenos Aires kaj Cagliari; nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: Reago pri la venonta vizito de papo Francisko al Sardinio - kardinalo Jose Policarpo de Lisbono konsekris la papadon de papo Francisko al la Virgulino Maria - pli ol cent mil jam alighis al la Tago de la Laikaj Movadoj, inter ili grupeto de IKUE; Nigherio: Boko Haram "deklaris militon" kontrau la nacio, esceptostato proklamita; Sirio: perfortajhoj dauras.

(1) Johano 14:15-21 parole, bilde kaj tekste: http://www.youtube.com/watch?v=ONiuMCap9f0

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp (sub Plej novaj programoj)
0 new messages