Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Elsendoj de Radio Vatikana 2020-09-13, -10, -09

0 views
Skip to first unread message

Mike Leon

unread,
Sep 14, 2020, 5:16:06 PM9/14/20
to

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

2020-09-13, dim
Mateo 18:21-35 "Vi ankaŭ devis kompati vian kunserviston samkiel mi kompatis vin"
Kion fari kiam oni ŝuldas al iu?: pri reciproka pardono; mesaĝo al manifestaciantoj kiuj esprimas la kreskantan maltrankvilon de la civila socio; pri la situacio de rifuĝintoj el forbruligita tendaro en Greklando; la tutmonda kolekto por kristanoj en la Sankta Lando;
Admono pri la estonteco kaj la naturmedio dum aŭdienco kun reprezentantoj de la asocio Laudato Si; renkonto kun la familianoj de kvin adoleskantoj kaj patrino kiuj mortis en diskoteko antaŭ du jaroj: ne eblas adjektivigi la perdon de filo.

2020-09-10, ĵaŭ
Renkonto kun la partoprenantoj en la eŭropa projekto Voĉoj kaj Spertoj el la Landlimoj, detaloj pri la projekto; tvitera mesaĝo pri la monda tago por la prevento de la memmortigo; Libano: Ankoraŭ neklare komprenita estas la kaŭzo de la brulego en la haveno de Bejruto; Greklando: Sekvaĵoj de la brulego en tendaro por rifuĝintoj, komentoj de kardinalo Jean-Claude Hollerich; Etiopio: Rifuĝintoj el Eritreo riskas reenpatrujigon; Kolombio: Nokto de perfortaj eventoj en la ĉefurbo ... Prilingva informo: La registaro de Hindio anoncis ke Ĝamuo kaj Kaŝmiro havos kvin oficialajn lingvojn.

2020-09-09, mer
La koronoviruso, la komuna bono, kaj la konstruo de sana inkluziva justa kaj paca socio; pri la unua internacia tago por la protekto de edukado kontraŭ atakoj kadre de armitaj konfliktoj ... Greklando: Granda tendaro por rifuĝintoj estas preskaŭ komplete detruita de brulegoj; Pakistano: Kortumo kondamnis kristanon je morto pro blasfemeco; Malajzio: Ĉefepiskopo estas nomumita al komitato pri agadplano por nacia unueco; Kubo: Estas elsendita televide la solena meso honore al la Virgulino de la Karitato, Patronino de Kubo.

La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
0 new messages