Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj ĉe
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
2020-09-20, dim
Mateo 20:1-16 (La dommastro kaj la laboristoj) ... Pri la parabolo de la kompenso de la laboristoj; aranĝoj por la prokrastita Eŭkaristia Kongreso en Budapeŝto; alvoko en la tago de la Katolika Universitato Sankta Koro ... Papo Francisko akceptis aŭdience volontulojn de la itala Medikamenta Banko ... Ĝenevo: Rekomenciĝis la interparoloj inter la partioj konfliktantaj en Jemeno; Hindio: Fronte al la kresko de memmortigoj, la eklezio lanĉis programon de psiĥo-socia subteno per Interreto; Usono: Virtualaj preĝomaldormoj kontraŭ baldaŭaj ekzekutoj.
2020-09-17, ĵaŭ
Mesaĝo de papo Francisko al UN, kaj al partoprenantoj en la 6a tago de la maljunaj kaj malsanaj pastroj en Lombardio; historia celebro de la bulgara ortodoksa eklezio kun la partopreno de katolika delegacio kaj donaco de relikvoj; kunsido de la eŭropaj episkoparaj konferencoj estas malkunvokita; iniciato Por Unueco kaj Paco de la fondaĵo Helpo al la Suferanta Eklezio; vatikana delegito vizitas Belorusion ... Usono: En katedralo estas detruita statuo de la Sankta Koro de Jesuo; Venezuelo: UN akuzas la registaron pri krimoj kontraŭ la homaro.
2020-09-16, mer
Ĉies tasko estas protekti la kreaĵaron por doni estontecon al la novaj generacioj; pri pastro Roberto Malgesini, mortigita de iu mense malsana ... Irako: Ĥaldea kristanino estas la prezidanto de ŝtata instanco; Nov-Zelando: Deklaro de la episkopoj pri la venontaj referendumoj pri eŭtanazio kaj kanabo; prilingva informo: la unua eldono de la Biblio en loka lingvo de kvar milionoj en Sud-Sudano.
La elsendoj ĉe Vatican News:
https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html